László Mednyánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Mednyánszky
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1852 (1852-04-23)
en Beckov
Morto 17-an de aprilo 1919 (1919-04-17) (66-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Familio
Patro Ede Mednyánszky
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Barono MEDNYÁNSZKY László [mednjAnski lAslO] (n. 23-an de aprilo 1852, Beckó, nun Slovakio - 17-an de aprilo 1919 Vieno, Aŭstrio) estis elstara hungara pentristo ĉe la turniĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Lia nobela antaŭnomo estis aranyosmedgyesi [aranjoŝmedjeŝi].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝe, li vivis en la praa familia bieno en Nagyőr kaj dumtempe provis pentri, akvareli de la viena pentristo Thomas Ender gastigante tie en 1863-64. Je peto de liaj gepatroj, li studis komence inĝenierado en Zuriko, sed poste en Munkeno, en 1873-1877 en Parizo en Arta Akademio. Li vivis, pentris en Barbizon, en 187 travagis Italion, luis pentradejon, vivis ekde 1880 en Vieno, Pest kaj Beckó. Li ofte partoprenis en ekspozicioj.

Li vivis en 1888-1892 en Parizo. Li pentris ĉefe pejzaĝojn kaj figurajn kompoziciojn. Lin altiris la kruda forto, la ekstremaj situoj, figuroj (vagabondoj, mizeruloj).

Li disdonis, vendis siajn pentraĵojn kaj la monon disdonis inter la malriĉuloj, li mem vivis en la mizersojlo. Li skue pripentris la militon.

Pejzaĝo kun fiŝisto