László Mensáros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
László Mensáros
László Mensáros (1970)
László Mensáros (1970)
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1926 (1926-01-26)
en Budapeŝto
Morto 7-an de februaro 1993 (1993-02-07) (67-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
Information icon.svg
vdr

László Mensáros [lAslO menŝAroŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mensáros László estis hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro.

Memortabulo ankaŭ pri László Mensáros

László Mensáros naskiĝis la 26-an de januaro 1926, Budapeŝto - mortis la 7-an de februaro 1993, Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Mensáros frekventis Teatran Akademion inter 1946-1952. Pro politikaj pretekstoj li dufoje estis en prizono: inter 19491951 kaj 19581961. Li komencis sian aktoran karieron en Debrecen, kie ludis inter 1952-1957, poste en Teatro Madách. Inter 1961–1964 li estis ano de Teatro Szigligeti (Szolnok), poste li reiris al Madách. En 1984 li emeritiĝis, sed foje li aktoradis en Teatro Madách. Li ricevis premion Kossuth en 1980, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 32 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1957-1983, ekzemple Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo), 1969; Szerelem (Amo), 1971; Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo), 1971
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]