László Nádas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Nádas
László Nádas
László Nádas
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1936 (1936-02-04)
en Szeged
Morto 23-an de oktobro 2022 (2022-10-23) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo artisto
vdr

László Nádas [lAslO nAdaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nádas László estas hungara fasonisto.

László Nádas[1] naskiĝis la 4-an de februaro 1936 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Nádas akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1961. Liaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos kaj András Dózsa-Farkas. Inter 1973-1977 li havis postenon en artista asocio, inter 1987–1993 li estis lektoro de la menciita altlernejo. Ekde 1994 li estis studiestro. Li specialiĝis pri la infanaj objektoj. Li ŝatis krei ankaŭ grafikaĵojn. Li ricevis premiojn inter 1963-1979. Li havis edzinon.

Elektitaj individuaj ekspozicioj (tamen kune kun sia edzino)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grupaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj artaĵoj, fasonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ornambalustrado kaj krado (1976, Budapeŝto)
  • pluraj ornamputoj (1983, Budapeŝto)
  • infanludiloj en infanludejo (1986, Budapeŝto)

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Filcből-fából (1998, kune kun sia edzino)
  • Palackposta... (2006, grafikaĵoj kaj historietoj pri la Hungara revolucio de 1956)
  • ÉletRajz (2015, membiografio kun propraj desegnaĵoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]