László Nagy (futbalisto)
László Nagy | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1949 (74-jaraĝa) en Buzsák | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
László Nagy [lAslO nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy László estas hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.
László Nagy[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1949 en Buzsák.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Nagy komence futbalis po 3 jaroj en junularaj teamoj de Fonyód kaj Újpest. En tiu lasta, ĉefurba, distrikta, jam plenkreska teamo li debutis en 1968, kie li ludis ĝis 1983. En tiu longa periodo li partoprenis en 355 matĉoj kun 94 goloj kaj li estis hungara ĉampiono naŭfoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1970–1980 25-foje kun 7 goloj. En la Somera Olimpiko 1968 lia nacia teamo ricevis ormedalon. Li finis sian aktivan futbalan karieron en Locarno en la sezono 1983, poste li estis trejnisto enlande ĝis 2013.