László Orlóci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Orlóci
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de junio 1932(nun 1932-06-27)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco HungarioKanado
Okupo
Okupo ekologo
vdr

László Orlóci [lAslO orlOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orlóci László estas hungara ekologo, altlerneja instruisto, ordinara membro de Kanada Scienca Akademio (1997), ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1990).

László Orlóci[1] naskiĝis la 27-an de junio 1932 en Esztergom (en ties ekstera parto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Orlóci maturiĝis en priarbara gimnazio en sia naskiĝurbo en 1952, poste li studis en Arbarkultura Altlernejo de Sopron. La historio intervenis, post falo de la Hungara revolucio de 1956 li sekvis la ceterajn kunulojn kiel rifuĝinto al Kanado. Li edziĝis en 1957 kun samklasano. Li akiris priarbarajn diplomojn en Universitato de Brita Kolumbio (en 1958 BSF, en 1961 MSc, en 1964 PhD). Post la doktoriĝo helpe de stipendio li plustudis jaron en Bangor (Gwynedd) (Kimrio). En 1965 li ekinstruis en Universitato de Okcidenta Ontario, kie li atingis la instruan rangon profesoro en 1972, emerita profesoro en 1996. En tiu longa periodo li prelegis ankaŭ en aliaj universitatoj. Li fokusiĝis pri la statistika ekologio. Li ofte apogis hungarajn studentojn. Li ricevis premiojn inter 1997-2004.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Dísznövénytermesztés I. (1999, 2001)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.