László Orosz (biologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Orosz [lAslo oros], laŭ hungarlingve kutima nomordo Orosz László (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1943 en Hungario en Sepse (nuntempa Kotlina en Kroatio)) estas hungara biologo, genetikisto, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Orosz akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1966. Post siaj studoj li laboris komence en genetika instituto en Budapeŝto, inter 1971 kaj 1973 en simila instituto en Szeged. En 1973 li kandidatiĝis, poste li prelegis en universitato de Leeds. Hejmenveninta en 1974 li fondis genetikan katedron en Scienca Universitato Attila József, kie li estis katedrestro (komence en instrua rango docento) ĝis 1989. En 1983 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio, post 2 jaroj li profesoriĝis. Inter 1989-2001 li gvidis la esploradon en Gödöllő, sed kelkfoje li esploris en Usono. Li instruis ankaŭ en Gödöllő kaj en Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis premion en 1988.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Genetic mapping of Rhizobiophage 16-3 (1970) - kunverkinto
  • A Rhizobium meliloti 16-3 mérsékelt bakteriofág molekuláris genetikája (1982)
  • Alkalmazott molekuláris biológia (1995)
  • Géntérképektől génekig, génektől genetikai útvonalakhoz és iskolákhoz (2002) - prelego por akademiiĝo
  • Complete mitochondrial genome sequence of a Hungarian red deer (Cervus elaphus hippelaphus) from high-throughput sequencing data and its phylogenetic position within the family cervidae (2016) - kunverkinto

Fontoj[redakti | redakti fonton]