László Páris

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁRIS László (pro. pa:ris) estis hungara juristo, ekonomikistoj naskita en Világos la 13-an de septembro 1898 kaj mortinta en Budapeŝto la 14-an de marto 1964.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Páris akiris en 1922 diplomon pri ŝtatscienco, en 1925 pri jurscienco. De 1934 ĝis 1947 kun interrompo li laboris en kampo de sanadministrado. Pro lia politika konduto en marto de 1944 oni forigis lin el lia posteno, en oktobro oni arestis lin kaj lin alvenigis de malliberejo de Sopronkőhida al internigejoj de Mauthausen, poste Gschaid bei Birkfeld. De 1946 li laboris en ministerio pri popolbonfarto, de 1947 li estis gvidinto de prezidenta ĉefsekcio de ministerio pri eksteraj aferoj, en 1948 – 49 li estis la unua konsilanto de ambasadejo de Moskvo. De 1952 ĝis sia morto li estis la prezidanto de la Központi Döntőbizottság (Centra Decidkomitato).

Fonto[redakti | redakti fonton]