László Palóczy (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

László Palóczy [lAslO palOci], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Palóczy László estis hungara politikisto, parlamentano, parlamentestro. Lia nobela antaŭnomo estis palóczi.

László Palóczy

László Palóczy [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1783 en Miskolc. Li mortis la 27-an de aprilo 1861 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Palóczy lernis en kalvinana kolegio. En 1807 li eklaboris en la departementa administrado. En 1832 li estis elektita parlamenta deputito, post 7 jaroj li estis nomumita ankaŭ vicdepartementestro de Borsod. Dum la Hungara revolucio de 1848 en la parlamento li strebis por la hungaraj interesoj, tial post la falo li estis kondamnita je malliberejo. Liberiĝinta li vivis en sia naskiĝurbo kaj li plene forlasis la politikon. Tamen en 1861 li denove partoprenis en la mallonga parlamenta periodo, kie li estis la plej maljuna.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyászversek, mellyeket kis-csoltói Ragályi József úr ... (1804) - funebra parolado
  • A tehénhimlő beoltása terjesztésének elővitelére a felsőbb rendelések (1814)
  • Nagymélt. revisnyei Revitzky Ádám urnak főispányi székébe (1828) - solena parolado
  • Jelentése az 1832-34. országgyűlésről

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]