László Palkovics frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1984-1989, post jaroj li doktoriĝis, poste li ekinstruis en la universitato. En 1993 li esploris en Kanado, krome li instruis ankaŭ en Delft kaj Helsinko. En 1994 li estis elektita katedrestro. Li doktoriĝis en 1998 antaŭ la akademio, poste li profesoriĝis en 2000 en la universitato. Inter 2001-2003 li laboris en Germanio. Li estis elektita vicrektoro en ĉeflernejo de Kecskemét en 2009, sed post 3 jaroj li revenis al katedro en Budapeŝto. Li okupiĝas pri veturiloj, plej ofte pri aŭtoj. Li ricevis premiojn inter 2000-2013.