László Palotay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PALOTAY László (pro. palotai) estis hungara liberecbatalisto, romkatolika pastro, verkisto naskita en Máramarossziget la 13-an de junio 1830 kaj mortinta en Nadjvarado la 26-an de septembro de 1908.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Palotay servis en 1848 – 49 en armeo de Transilvanio de Jozefo Bem, li fariĝis leŭtenento. De 1851 li studis en la porpastra edukejo de Nadjvarado, en 1854 oni sendis lin Romon por fini liajn teologiajn studojn. De 1856 li estis kaplano en Nadjvarado, de 1858 kostega pastro episkopa, de 1868 parokestro-visdekano de Váradolaszi, de 1892 kanoniko, de 1907 grandpreposto. Li verkis artikolojn interalie kontraŭ Ernest Renan kaj la framasonismo. Li kontribuis per gravaj sumoj al preĝejkonstruadoj de Szentetornya, (Orosháza) Berettyóújfalu, Bucsa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hasznos és biztos óvszer a világi megromlott tudomány ellen… (I – III., relaboro el italo, Nagyvárad, 1882 – 1883);
  • A szabadkőművességnek tana… (relaboro el italo, sub nomo Szigethy László, Bp., 1887.

Fonto[redakti | redakti fonton]