László Patay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Patay
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de majo 1932(nun 1932-05-02)
en Ĉeĥoslovakio Komárno (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 10-an de januaro 2002
en Hungario Ráckeve (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

László Patay [lAslO patai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patay László estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, membro de Hungara Belarta Akademio (1996) kaj Academia Europaea (1994).

László Patay [1] naskiĝis la 2-an de majo 1932 en Komárno (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 10-an de januaro 2002 en Ráckeve (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Patay apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis benediktanan gimnazion en Győr, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi, István Szőnyi kaj Jenő Barcsay. Dum la studentaj jaroj li edziĝis, inter 1955-1958 3 gefiloj naskiĝis. En 1957 helpe de stipendio li studvojaĝis al Parizo. En 1963 li vidviĝis, poste li denove edziĝis. Inter 1970 kaj 1992 li instruis en la menciita altlernejo, kie li estis docento en 1974, katedrestro en 1983. En 1973 li translokiĝis el Budapeŝto al Ráckeve. Li ricevis ankaŭ eksterlandajn premiojn. En 1992 li emeritiĝis.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Alvó (1967)
  • Tárgyalás (1985)
  • Memento (1989)
  • A kereten túl (1996)
  • Önarckép
  • Kilenclyukú híd
  • Apály

Elektitaj grandaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]