László Piros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Piros
Persona informo
Piros László
Naskiĝo 10-an de majo 1917 (1917-05-10)
en Újkígyós
Morto 13-an de januaro 2006 (2006-01-13) (88-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio • Partio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

László Piros [lAslO piroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Piros László estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, buĉisto, oficiro.

László Piros [1] naskiĝis la 10-an de majo 1917 en Újkígyós. Li mortis la 13-an de januaro 2006 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Piros frekventis bazlernejon, poste metilernejon inter 1930 kaj 1934 en Orosháza. Kiel buĉisto li laboris ĉefe en Budapeŝto. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato, fine militkaptito en Voroneĵ en 1943. En Kievo li frekventis kurson pri partizanoj. En la frua 1945 li hejmenvenis al Debrecen, poste li ricevis ŝtatajn, sindikatajn, defendajn kaj partiajn postenojn. Inter 1945 kaj 1957 li estis parlamenta deputito. En 1953 li estis subministro pri enlandaj aferoj, en la sekva jaro jam ministro. Post falo de Hungara revolucio de 1956 János Kádár ordonis al li, ke li foriru al Sovetunio. En 1948 li rajtis hejmenveni, kie li gvidis uzinon pri salamoj. En 1977 li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1941, poste li havis 3 gefilojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1947-1977.

Fontoj[redakti | redakti fonton]