László Putnoky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Putnoky [lAslO putnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Putnoky László estis hungara kemiisto, profesoro.

László Putnoky [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1888 en Felsőkázsmárk (nun Kázsmárk). Li mortis la 19-an de septembro 1948 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Putnoky frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Karlsruhe en 1911. En 1914 li samloke doktoriĝis. Hejmenveninta li ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1918 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro, en 1921 katedrestro. Li gvidis la katedron 27 jarojn, kelkfoje li estis ankaŭ dekano. Li okupiĝis pri vitroj, emajloj, aluminiaj oksidoj. En 1947 li trudemeritiĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The diffusion of Uranium (1913 kun George de Hevesy)
  • Hazai homokok vastalanítása (1929-1933)
  • Baŭitaufschliessungen mittels schwefeliger Säure zwecks Gewinnung der Tonerde (1935)
  • Az általános kémiai előadások vezérfonala (1941) - signifa studenta lernolibro
  • A technika haladásával kapcsolatos időszerű gazdasági feladatok és e feladatok megoldásai (1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]