László Rybach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Rybach [lAslO ribaĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rybach László, en Svislando konata kiel Ladislaus Rybach (naskiĝis la 1-an de aprilo 1935 en Sopron) estas hungara-svislandana geofizikisto, dirigento, profesoro, membro (ekstera (1990)) de Hungara Scienca Akademio.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Rybach frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo (sed li lernis ankaŭ muzikon), poste li studis en la loka kampuso de Teknikuniversitato. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li migris al Zuriko, kie fine li akiris geologian diplomon en 1959, eĉ li doktoriĝis en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko en 1962. Tiutempe li akiris ankaŭ muzikan diplomon en la muzika akademio de Zuriko, en 1964 li atingis la unuan lokon en dirigenta konkurso en Besançon. Post la inĝeniera diplomo li restis en la teknologia universitato por instrui. En 1962 li edziĝis, baldaŭ li havis filon. En la studjaro de 1965 li esploris en Universitato Rice. Reveninta al Svislando li partoprenis en esplorado de uranio en Alpoj. En 1973 li komencis okupiĝi pri la geoterma energio. En la sama jaro li estis nomumita privata profesoro, en 1980 profesoro, en 2000 emerita profesoro. En 1979 li esploris en Kalifornio, tiutempe li jam estis mondkonata ekspertulo pri la geoterma energio. Li ricevis premiojn en 1995, 1996, 2008. Li estas ankaŭ dirigento de orkestro de Zuriko.

Elektitaj kontribuoj [2][redakti | redakti fonton]

  • On the thermal conductivity of low-porosity crystalline rocks*1 (1984) - kun aliaj
  • Geothermal Sustainability (2007)
  • Extracting past atmospheric warming and urban heating effects from borehole temperature profiles (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.