László Somfai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Somfai
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1934 (1934-08-15) (89-jaraĝa)
en Jászladány
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Dorrit Révész
Okupo
Okupo muzikologo • lerneja majstro • akademiulo
vdr

László Somfai [lAslO ŝomfai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somfai László estis hungara muzikhistoriisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2004).

László Somfai [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1934 en Jászladány.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Somfai frekventis muzikan altlernejon inter 1953-1958, kie li lernis precipe de Bence Szabolcsi, Lajos Bárdos. Post la diplomo li eklaboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. En 1963 li ricevis postenon en la akademia arkivejo. En 1969 li ekinstruis en la muzika altlernejo, kie li profesoriĝis en 1980. Baldaŭe kelkfoje li estis gastoprofesoro en Usono. Li doktoriĝis en 1982 antaŭ la akademio. Li okupiĝas precipe pri Béla Bartók kaj Joseph Haydn. Li ricevis 4 premiojn inter 1961-1999.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Haydn als Opernkapellmeister (1960)
  • Joseph Haydn zongoraszonátái (1979, angle: 1995)
  • Tizennyolc Bartók-tanulmány (1981)
  • Béla Bartók: Composition, Concepts and Autograph Sources (1996)
  • Bartók Béla kompozíciós módszere (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]