László Szilassy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
László Szilassy
László Szilassy
László Szilassy
Persona informo
Naskonomo Szabó László
Naskiĝo la  13-an de februaro 1908(nun 1908-02-13)
en Hungario Nyírcsászári (Hungario)
Morto la 30-an de marto 1972
en Brazilo San-Paŭlo (urbo) (Brazilo)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
Information icon.svg
vdr

László Szilassy [lAslo silaŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szilassy László estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis soproni [ŝoproni], lia origina familia nomo estis Szabó [sabO], kiun li ŝanĝis pro troa ofteco de la nomo.

László Szilassy (dekstre)

László Szilassy [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1908 en Nyírcsászári, li mortis la 30-an de marto 1972 en San-Paŭlo (urbo) (Brazilo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Szilassy frekventis gimnaziojn en Nagykároly kaj Nagykálló, poste li studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány. Li aliĝis al teatra trupo sen jura diplomo. Ekde 1933 li apartenis al pluraj teatroj (ekzemple Nacia Teatro (Szeged) (1934), Teatro Belvárosi (1937-1939), Operetoteatro (Budapeŝto) (1942)). En 1944 li migris al Brazilo, sed inter 1950 kaj 1960 li vivis en Argentino, kie li estis membro de la loka hungara teatra trupo. Post la 2-a mondmilito en Hungario li estis deklarita nazio, sed tio estis erara. Li mortis pro kancero.

Li edziĝis trifoje, la tria edzino naskis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Uz Bence (1938) - Bágyoni László (vidu la foton!)
  • A beszélő köntös (1941) - sultano
  • A színház szerelmese (1944) - Benedek Máté

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Laci (1941)

Fontoj[redakti | redakti fonton]