László Szunyogh
László Szunyogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1956 (67-jaraĝa) en Tatabánya |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • medalisto |
László Szunyogh [lAslO sunjog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szunyogh László estas hungara skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto.
László Szunyogh [1] naskiĝis la 30-an de oktobro 1956 en Tatabánya.
Biografio[redakti | redakti fonton]
László Szunyogh abiturientis en industriarta mezlernejo en Budapeŝto en 975, lia ĉefinstruisto estis Róbert Csíkszentmihályi. Li akiris diplomojn en pedagogiaj altlernejoj en Esztergom (1978) kaj Eger (1981). Li ricevis stipendion en 1981. Post la diplomoj li instruis unue en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste en pedagogia altlernejo en Győr. Li akiris plian diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1993. Lia majstro denove estis Róbert Csíkszentmihályi. En 1995 li ekinstruis en Universitato de Okcidenta Hungario en rango docento. En 2009 li akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Pécs. Li ricevis premiojn inter 1987-2014.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1986)
- Balassagyarmat (1988)
- Komárom (1995)
- Tatabánya (2000, 2004, 2016)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Tatabánya (1977-2000
- Pécs (1979-1993)
- Sopron (1985-1987, 2001-)
- Budapeŝto (1987, 1994, 1999, 2005)
- Arthalo Budapeŝto (1995, 2001)
- Neuchâtel (1996)
- Weimar (2000)
- Wrocław (2006, 2008)
- Szentendre (2014)
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Fenestro (2005)
-
Pastro Béla Makk
Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]
- "Habsburg Ottó 80 éves / Páneurópa Unió Tata" (bronza memormedalo)