László Thuróczy
| László Thuróczy | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 28-an de majo 1682 en |
| Morto | la 8-an de februaro 1765 en |
| Lingvoj | latina |
| Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
| Okupo | |
| Okupo | pastro teologo verkisto edukisto |
László Thuróczy [lAslO turOci], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Thuróczy László estis hungara pastro, jezuita monaĥo, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Turóczi, Turotzi.
László Thuróczy[1][2] naskiĝis la 28-an de majo 1682 en Ungvár (Hungara reĝlando, Habsburga imperio, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), li mortis la 8-an de februaro 1765 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Habsburga imperio, nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Thuróczy lernis en Kassa, poste li aliĝis al la jezuitoj en 1700 en Trencsén. Post la novicado li studis filozofion en Klagenfurt kaj Vieno (1704-1707), teologion en Nagyszombat (1710–1713), tuj poste li pastriĝis. Inter la 2 studperiodoj kaj ankaŭ poste li instruis en pluraj urboj. Intertempe li monaĥiĝis en 1718 en Kassa. Dum instruado li estis kelkfoje seminariestro. Inter 1740–1753 li instruis la novicojn en Besztercebánya, fine li estis monaĥeja pastro en Nagyszombat.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Lilia in virgineas amoris […] amnes explicata. (1709)
- Comitia regnorum ac provinciarum Ungariae. (1716)
- Effigies inclytorum superioris Hungariae comitatuum. (1719)
- Annus saecularis Ignatii de Loyola. (1722)
- Arithmetica faciliori methodo data. (1727)
- Ungaria suis cum regibus. (1729)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM178765 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=735626&date=2026-03-30 nemzeti névtér

