László Tolcsvay
László Tolcsvay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tolcsvay Nagy László |
Naskiĝo | 24-an de junio 1950 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Béla Tolcsvay |
Edz(in)o | Zsuzsa Péreli |
Okupo | |
Okupo | muzikisto komponisto kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tolcsvaylaszlo.hu/ |
László Tolcsvay [lAslo tolĉvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tolcsvay László estis hungara muzikisto, (ŝlagrokantisto, komponisto, gitaristo). Lia frato estas Béla Tolcsvay, lia edzino estas Zsuzsa Péreli.
László Tolcsvay [1] naskiĝis la 24-an de junio 1950 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Tolcsvay dum la lernojaroj li lernis ankaŭ klasikan muzikon. Li aĝis 13, kiam li estis membro en ŝlagrorkestro. Post 3 jaroj li komencis komponadi. En 1968 li fondis muziktriopon, kiu atingis la unuan lokon en ŝlagrokonkurso. Li tuj iĝis tutlande konata. En 1973 li aliĝis al alia orkestro, kie li kantis, gitaris, pianludis. Li metis popolmuzikajn elementojn en la ŝlagrojn, tio estis unika en Hungario. Ekde la 1970-aj jaroj li kaj lia generacio jam havis eblecojn koncerti en tuta Eŭropo. Li ricevis premiojn ekde 1989, en 2024 premion Kossuth.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nemzeti dal (laŭ poemo de Sándor Petőfi)
- Első villamos (ŝlagro)
- Jöjj kedvesem (ŝlagro)
- Magyar Mise (muzikalo/oratorio, 1987)
- Doctor Herz (kun Péter Müller kaj János Bródy, 1988, prezentita en Teatro Madách jardekon, en 1991 ankaŭ en Anglio)
- A Mária evangéliuma (kun Péter Müller, 1991 Teatro Madách)
- Testamentom (oratorio, 1992)
- Bábel (baleto, 1994 prezentita en Nacia Teatro (Győr)
- Isten Pénze (muzikalo laŭ romano de Charles Dickens kun Péter Müller, kontinue prezentita en Teatro Madách inter 1995-2003)
- Beszterce ostroma (laŭ romano de Kálmán Mikszáth, 1999, Teatro Madách)
- Vörös és fekete (muzikalo laŭ romano de Stendhal, 2015, prezentita en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár))
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- oficiala paĝo Arkivigite je 2019-04-06 per la retarkivo Wayback Machine