László Trócsányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Trócsányi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1956 (1956-03-06) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedUniversitato Eötvös Loránd
Infanoj 3
Okupo
Okupo advokatodiplomatopolitikisto
vdr

László TRÓCSÁNYI [la:slo: tro:ĉa:nji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trócsányi László (naskiĝis la 6-an de marto 1956 en Budapeŝto) estas hungara politikisto, ministro, advokato, diplomato, profesoro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Trócsányi frekventis universitatojn en Szeged kaj Budapeŝto. Li akiris juran diplomon en 1980. Post siaj studoj li eklaboris en biblioteko, poste en jura instituto. En 1985 li advokatiĝis, sed restis ankaŭ en la instituto. En 1987 li ekinstruis en Scienca Universitato de Szeged. En 1991 li establis propran advokatan kontoron, en la sama jaro li kandidatiĝis. En la sekva jaro li akiris la instruan rangon docento, li estis katedrestro inter 1994 kaj 2000 (ankaŭ vicdekano ĝis 1998). En 2000 li iĝis universitata profesoro, tamen li estis ambasadoro de Bruselo ĝis 2004. En la sekva jaro li estis membro de Konsilio de Eŭropo, inter 2005 kaj 2008 li estis gastoprofesoro en Lyon. Inter 2007 kaj 2010 li estis membro de konstitucia juĝejo. En la Tria Kabineto Orbán li estas ministro pri justico.

En 2019 li estis proponita por la Komisiono von der Leyen, sed estis rifuzita de la Eŭropa Parlamento.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Milyen közigazgatási bíráskodást? (1992)
  • Európa egysége és sokszínűsége: a kisebbségek jogai: a belga és a magyar példa (2003)
  • Az alkotmányozás dilemmái (2014)

Fontoj[redakti | redakti fonton]