László Udránszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

UDRÁNSZKY László [udra:nski lAslO] estis hungara kuracisto, fiziologo, membro korespondanta de MAT naskita la 12-an de oktobro 1862 en Hungara reĝlando en vilaĝo Budatin (nuntempa urboparto de Žilina en Slovakio) kaj mortinta la 21-an de marto 1914 en Budapeŝto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

László Udránszky akiris diplomon pri medicino en 1883 en Budapeŝto. Ekde 1886 en Strassburg li plukvalifikis sin ĉe Felix Hoppe-Seyler, poste en Freiburg ĉe ? Baumann kaj li estis ankaŭ privatprofesoro en la universitato. Inter 1892 kaj 1909 li estis profesoro pri anatomio kaj preleganto pri vivkemio kaj malsankemio en Universitato Koloĵvaro. En 1894 li studvojaĝis en Germanio, la ministerio financis la vojaĝon. Inter 1909 kaj 1914 li instruis en la Universitato Budapeŝto anatomion. En la studjaroj 1895 kaj 1902 li estis dekano, en la studjaro 1909 rektoro.

Lia verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A furfurolreakcióról (1888)
  • Az épélettani szénhydrátkiválasz­tás szakaszos ingadozásairól (1891)
  • A száj szerveinek melegérzékenysége és meleg-fájdalom-érzékenysége (1906)
  • A fájdalom egységértékének kérdése (1911)

Fonto[redakti | redakti fonton]