László Vécsei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Vécsei [lAslO vEĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vécsei László estas hungara kuracisto, neŭrologo, profesoro, membro (korespondanta en 2001, ordinara en 2007) de Hungara Scienca Akademio.

László Vécsei

László Vécsei [1] naskiĝis la 10-an de septembro 1954 en Kiskunfélegyháza.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Vécsei frekventis mezlernejon en Veszprém (urbo), poste universitaton en Szeged. Post la diplomo en 1979 li restis samloke kiel vicprofesoro. Inter 1984-1993 li laboris en la universitato-hospitalo en Pécs, kie li iĝis neŭrologo. Reveninta al Szeged li laboris same en la universitato kaj hospitalo, kie li profesoriĝis. En 1998 li estis nomita katedrestro, en 2010 dekano. Kelkfoje li instruis aŭ esploris ankaŭ eksterlande. Li atingis sciencan gradon PhD en 1986, li doktoriĝis en 1992 antaŭ la akademio. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li okupiĝis precipe pri la kapdoloro kaj multloka sklerozo. Li ricevis premiojn inter 1979-2012.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Behavioral Pharmacological and Neurochemical Studies with Somatostatin, Cysteamine and Panthetine (1989)
  • Liquordiagnosztika (1996)
  • Kyurenine in the Brain. From Experiments to Clinics (2005)

Fontoj[redakti | redakti fonton]