László Weinek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Weinek [lAslO vejnek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weinek László estis hungaria germano, astronomo, profesoro, membro (korespondanta (1877)) de Hungara Scienca Akademio.

László Weinek

László Weinek [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1848 en Buda, li mortis la 12-an de novembro 1913 en Prago.

László Weinek

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Weinek apartenis al la germana minoritato de la lando. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon kaj doktoriĝon en 1869/1870 en Universitato de Vieno. Li estis familia edukisto en Gödöllő, poste li plulernis en universitatoj de Berlino kaj Lejpcigo helpe de stipendioj. En 1873 li estis ĉefo pri observado de Venuso (planedo) en Schwerin, en la sekva jaro li estis vicekspediciestro en Kergelenoj. La ekspedicio ankaŭ tie fotografadis trairadon de Venuso antaŭ la Suno. Ekde 1875 li laboris en observatorio de Lejpcigo, ekde 1883 de Prago. En la lasta urbo li ankaŭ instruis en la germanlingva Universitato de Karolo. Li kreis mapon pri Luno, la datenojn li ĉerpis el sistemaj observado kaj fotografado. Li vivis ĉefe eksterlande, tamen li sendis hungarlingvajn kontribuojn al Hungario.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Photographie in der messenden Astronomie (1877)
  • A német birodalmi Venus expedíció (La germana imperia Venuso-ekspedicio), (1878)
  • Az instrumentalis fényhajlás szerepe egy Venus-átvonulás photographiai felvételénél (1880)
  • Astronomische Beobachtungen an der k. k. Sternwarte zu Prag im Jahre 1884 (1886)
Kratero Weinek

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]