Lázár Káli Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KÁLI NAGY Lázár [pr. ka:li nadj], estis hungara mecenato, teatrejoluanto, teatrestro naskiĝinta en Alsójára en 1772 kaj mortinta en ? la 30-an de julio 1837.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Lázár Káli Nagy estis bienulo en Transsilvanujo, inter 1807 kaj 1809 li estis subprefekto de departemento Kolozs, poste en jaroj 1809–11 ĝia ĉefjuĝisto. Ekde 22-a de junio 1811 ĝis somero de 1813 li estis gvidanto de la konstruo de la teatro de Koloĵvaro. Li donis por konstruo 1500 forintojn. Pli poste li estis luanto-direktoro de la Teatro de strato Farkas. Li organizis la opertrupon, kreis la Rossini-kulton.

Lia verko[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi Nemzeti Játékszínnek Magyar Játtzó-társaságnak eredete, fennállásának, viszontagságainak a mai időkig leírása (rememoreĵoj), 1821.
  • Káli Nagy Lázár visszaemlékezései. Az erdélyi magyar színészet hőskora, 1792-1821. 3-a plibonigita kaj plilarĝita eldonaĵo, fakredaktoro János Lázok, Mentor Kiadó, 2009.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon