Lázaro Cárdenas del Río

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lázaro Cárdenas)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lázaro Cárdenas del Río
Lazaro cardenas2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1895 (1895-05-21)
en Jiquilpan
Morto 19-an de oktobro 1970 (1970-10-19) (75-jara)
en Meksikurbo
Mortokialo kancero
Lingvoj Q21074990
Ŝtataneco Meksiko
Familio
Frat(in)o Dámaso Cárdenas del Río
Edz(in)o Amalia Solórzano
Infano Cuauhtémoc Cárdenas Solórzano
Profesio
Profesio politikistomilitisto
v  d  r
Information icon.svg

Lázaro CÁRDENAS del Río [LAsaro KARdenas del RIo] (21-a de majo 1895 - 19-a de oktobro 1970) naskiĝis en Jiquilpan, Miĉoakano, kaj tre juna partoprenis la meksikan revolucion. En 1928 estis elektita guberniestro de sia ŝtato.

En 1934 estis kandidato de la Nacia Revolucia Partio al prezidanteco, posteno kiun li tenis ĝis 1940.

En 1938, Cárdenas naciigis la petrol-industrion, kaj tiel kreiĝis la firmao Pemex. Li stimulis la sociajn movadojn, ĉefe sindikatojn, starigis la Meksikan Instituton por la Socia Sekureco kaj malfermis la pordojn al la ekzilitoj de la Hispana Enlanda Milito.

Post lia prezidenta periodo, li daŭre aktivis en la politiko, ĉiam celante la sociajn kaŭzojn. Lia apogo al la kuba prezidanto Fidel Castro altiris al li kritikojn de la dekstrularo, sed li neniam hezitis paroli favore al la kuba revolucio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.