Lázně Bohdaneč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lázně Bohdaneč
germane Bochdanetsch
urbo
Renesanca urbodomo en Bohdaneč
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lázně Bohdaneč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Riveroj Rajská strouha, Černská strouha
Situo Lázně Bohdaneč
 - alteco 227 m s. m.
 - koordinatoj 50° 04′ 28″ N 15° 40′ 44″ O / 50.07444 °N, 15.67889 °O / 50.07444; 15.67889 (mapo)
Areo 21,69 km² (2 169 ha)
Loĝantaro 3 507 (2023)
Denseco 161,69 loĝ./km²
Unua skribmencio 1343
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574767
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lázně Bohdaneč
Retpaĝo: www.lazne.bohdanec.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo de sankta Maria Magdalena
Bandomo Gočár
Akvorezervujo

Urbo Lázně Bohdaneč (Bohdaneĉbanejo) situas ok kilometrojn ekde regiona urbo Pardubice en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 3 507 loĝantoj (2023). La urbo estas grava vojkruciĝo de ŝoseoj Pardubice - Chlumec nad Cidlinou kaj Hradec Králové – Kutná Hora. Lázně Bohdaneč estas banloka urbo por kuracado de malsanoj de mov-organoj, por resaniĝantoj post operacioj de artikoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel vojkruciĝo de komerc-vojoj ĝi estas en kronikoj rememorigata jam en la jaro 1264. Disvolviĝo de tiu ĉi devene ne grava vilaĝo komenciĝis fine de la 15a kaj komence de la 16a jarcentoj, dank´ al posedanto de la regiono Vilhelm de Pernštejn, kiu en la ĉirkaŭaĵo realigis reton de 265 fiŝlagoj. Tiujn provizis per akvo Opatovican kanalon (Opatovický kanál). Tradicio de fiŝbredado atingas ĝis nuntempo. Fiŝlago de „Bohdanečský“ kaj fiŝlago „Matka“ („Patrino“) ebligas nestadon de multaj altvaloraj specoj de akvobirdoj.

Ankaŭ fondo de banloko en la jaro 1897 pere de loĝanto Jan Veselý plialtigis gravecon de la urbo kaj tiel starigis ĝian refreŝigan karakteron.

La vasta banloka parko kaj ĉirkaŭaĵo de la urbo proponas kvietecon kaj belegan naturon por promenoj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria Magdalena[redakti | redakti fonton]

Al la memoraĵoj apartenas, sur la placo staranta preĝejo. Konstruita komence de la 18a jarcento. Interesaj kaj valoraj estas figuroj de sanktuloj kaj 5 sonoriloj. En la preĝeja turo loĝis ankoraŭ komence de la 20a jarcento familio de preĝejservisto kun 11 geinfanoj.

Renesanca urbodomo[redakti | redakti fonton]

Konstruita en la jaro 1530. Ĝis nun tie estas sidejo de urbestraro.

Banejo kaj baneja parko[redakti | redakti fonton]

Kvin bandomojn kunligas kovrita koridoro kun vendejetoj, kafejoj kaj benketoj por ripozo, do pacientoj dum malbona vetero eĉ ne devas iri eksteren. La parko mezuras 17 hektarojn.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Ŝlimbano, akvokuracado, elektrokuracado, masaĝoj, limfomasaĝoj, parafinkompreso, tutkorpa volvaĵo, rehabilitacio kaj rekapabliko. Plie oni proponas restadon en salgroto, Wallness procedurojn, aŭ naĝadon en baseno.

Konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár[redakti | redakti fonton]

En la urbo estas kelkaj konstruaĵoj de arkitekto Josef Gočár, kiu en Bohdaneč travivis sian junaĝon.Temas precipe pri ĉefa bandomo de la kuracloko, penziono „Škroup“ sur la placo, urba akvorezervujo kaj konstruaĵoj de kazerno.