Lázně Jeseník

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lázně Jeseník (antaŭ ĝi nomiĝis Gräfenberg) estas kuracbanloko de Priessnitz situanta sur deklivoj de monto nomata Studniční vrch, proksimume 2 km de urbo Jeseník en Ĉeĥio. La banloko havas en sia blazono leonon, simbolanta venkan vojon de hidrokuracado, sed ankaŭ leonon devligantan, ke daŭrigantoj de la fama "akva doktoro" eĉ plu per puraj naturaj rimedoj komune kun la plej novaj ekkonoj de scienco redonos al homoj la sanon kaj la ĝojon el la vivo.