Bolken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Längacher)
Bolken
Blazono de Bolken
Blazono de Bolken
Blazono de Bolken
Lago de Inkwil kaj Bolken vidita de balono
Lago de Inkwil kaj Bolken vidita de balono
Lago de Inkwil kaj bolken vidita el balono en aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 617071 / 226925 (mapo)47.1930555555567.6638888888889Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 40′ O; CH1903: 617071 / 226925 (mapo)
Nombro de loĝantoj 541
Areo 2,13 km²
Alteco 496 m super marnivelo
Poŝtkodo 4556
Komunumkodo 2514
Mapo de Bolken
Mapo de Bolken
Mapo de Bolken
vdr

Bolken estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bolken situas dek kilometrojn oriente de la kantonĉefurbo Soloturno. Sur la nordorienta limo de la komunumo situas la Lago de Inkwil. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bolken mem la setlejoj Längacher, okcidente de la Lago de Inkwil, Niederfeld kaj Chrüzfeld. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,13 km², de kiuj 22% estas kovritaj de arbaro, 66% servas por agrikulturo kaj 10% por setlado, iomete malplin ol 2% estas akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bolken limas en nordo al Inkwil (BE), en oriento al Niederönz (BE), en sudo al Aeschi, en okcidento al Etziken, kaj en nordokcidento al Subingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bolken situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La trajnlinio de Olten al Soloturno, kiu pasas tra la komunuma teritorio, tie ne disponas pri stacidomo aŭ haltejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio de Herzogenbuchsee al la stacidomo de Soloturno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 7 kilometrojn okcidente en Kriegstetten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bolken datiĝas el la jaro 1429 kiel ze Bollikon. La ekleziaj interezrajtoj por Bolken ĝis la reformacio apartenis al la paroĥarejo Herzogenbuchsee, apartenante al la Monaĥejo Sankta Petro en Nigra Arbaro. La monaĥejo donis en la jaro 1350 la interezorajton kiel pando por la burgrajtoimpoŝto al Soloturno. Ĝis la reformacio Bolken supozeble apartenis al la paroĥo de Herzogenbuchsee. Tiam ĝi estis atribuita al la preĝejoj de Hüniken kaj Kriegstetten kaj en la jaro 1684 al la nova paroĥo Aeschi, kiu ankaŭ estis tribunalejo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]