Mellich-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Längfluh-Glaĉero)
Mellichgletscher
Rimpfischhorn kun la firnkampoj
de Mellich-Glaĉero (dekstre)
glaĉero
Geografia situo CH1903: 633953 / 98751 (mapo)46.0394444444447.8772222222222Koordinatoj: 46° 2′ N, 7° 53′ O; CH1903: 633953 / 98751 (mapo)
Mellichgletscher (Svislando)
Mellichgletscher (Svislando)
DEC
Mellichgletscher
Mellichgletscher
Map
Mellichgletscher
Estiĝloko Rimpfischhorn
Longeco 3 km
Larĝeco 2 km
Areo 5 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) MellichbachMatervispa
VispaRodano
Jara retiriĝo/kresko ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Mellich-Glaĉero (germane Mellichgletscher) estas deklivglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 3 km, larĝecon de ĝis 2 km, kaj kovras areon de 5 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mellich-Glaĉero havas sian originon en alteco de proksimume 4000 m sur la glaĉerigita montokresto inter Rimpfischhorn en la sudo kaj Allalinhorn en la nordo. En oriento ĝi estas tra la firnkovrita Allalin-Pasejo en alteco de 3564 m s.m. ligita kun Allalin-Glaĉero. La glaĉero fluas en regula deklivo de inter 20 ĝis 25 % okcidenten kaj finiĝas en du langoj, kiuj estas disigitaj unu de la alia per rokkresto en alteco de proksimume 3000 m. Ĉi-tie fontas el ĝi la glaĉerrivero Mellichbach, kiu alfluas en la valo al Matervispa, kiu post kuniĝo kun Saaservispa alfluas al Rodano.

Ligo kun Längfluh-Glaĉero dum la Eta Glaciepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Mellich-Glaĉero kune kun la najbara Längfluh-Glaĉero (germane Längfluhgletscher) vastan glaciareon je la okcidenta flanko de Rimpfischhorn kaj etendiĝis ankoraŭ 1 km pli profunden al la valo. Längfluh-Glaĉero hodiaŭ havas longecon de 2 km kaj kovras areon 2.5 km². Ĝi finiĝas ankaŭ en du langoj en alteco de 2950 m.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]