Lège-Cap-Ferret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


Lège-Cap-Ferret
Aera foto de la kabo Ferret
Aera foto de la kabo Ferret
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Akvitanio
Departemento Gironde
Arondismento Arcachon
Kantono Audenge
Komunumaro Communauté de communes du Bassin d'Arcachon Nord Atlantique
Urbestro Michel Sammarcelli (2008–2014)
Insee-kodo 33236
Poŝtkodo 33950, 33970
Demografio
Loĝantaro 7 714 (2010)
Loĝdenso 82,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 44° 48′ N, 1° 9′ U44.79306-1.14639Koordinatoj: 44° 48′ N, 1° 9′ U
Alteco 0 ĝis 43 m
Areo 93,62 km2
Situo
v  d  r
Information icon.svg

Lège-Cap-Ferret [lɛʒ kap fɛʁɛ] estas franca komunumo en la departemento Gironde, en la regiono Akvitanio. Ĝi havis 7 714 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lège-Cap-Ferret situas en la natura regiono Pays de Buch kaj etendiĝas en la 20 km longa duoninsulo kabo Ferret, kiu disigas la golfon de Arcachon de la Atlantika Oceano.

Ĉirkaŭ Lège-Cap-Ferret
Le Porge Arès
Atlantika Oceano Lège-Cap-Ferret
Golfo de Arcachon

Transporto[redakti | redakti fonton]

Pramoj ebligas iri rekte al Arcachon sen ĉirkaŭiri la tutan golfon de Arcachon.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La lumturo de la kabo Ferret staras en la suda pinto de la kabo Ferret. Ĝi estis konstruita en 1836, detruita en 1944, rekonstruita du jarojn poste kaj deklarita historia monumento en 2009[2].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Populations légales 2010 - 33236-Lège-Cap-Ferret (france). Alirita 30-an de aŭgusto 2013.
  2. Datumbazo Mérimée. Phare (france). Alirita 30-an de aŭgusto 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]