Lécera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lécera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 616  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 0° 43′ U (mapo)41.203215-0.7106881Koordinatoj: 41° 12′ N, 0° 43′ U (mapo) [+]
Alto 508 m [+]
Areo 109,202433 km² (1 092 0.2 433 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lécera (Provinco Zaragozo)
Lécera (Provinco Zaragozo)
DEC
Lécera
Lécera
Situo de Lécera
Lécera (Hispanio)
Lécera (Hispanio)
DEC
Lécera
Lécera
Situo de Lécera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lécera [+]
vdr

Lécera [LEzera] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Belĉita Kampo kies ĉefurbo estas Belchite, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lécera estas longeca municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Belĉita Kampo. La loĝloko estas je 61 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 508 msm. Ĝi estas laŭ la regiona ŝoseo A-222 tute inter Muniesa sude kaj Belchite norde; krome sudoriente estas Albalate del Arzobispo. La municipa teritorio estas sur la depresio de la rivero Ebro, sude de la provinco Zaragozo lime kun la provinco Teruelo, averaĝe sur 530 msm. En la komarko Campo de Belchite, estas la dua pli granda municipo laŭ la loĝantaro malantaŭ Belchite.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria Magdala.

Estis restaĵoj de romianoj kaj de iberoj. La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis grava majoritato de moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko. En 1520 Alonso de Aragono, ĉefepiskopo de Zaragozo kaj vicreĝo de Aragono, motris en Lécera; li estis ekstergeedza filo de la reĝo Fernando la Katolika kaj de kataluna nobelo; liaj restaĵoj estis senditaj al Zaragozo por entombigo.

Post la Milito de Hispana Sukcedo, kaj la alveno de la dinastio de Burbonoj oni nuligis la vicreĝlandon Aragono, kaj Lécera restis en la corregimiento de Alcañiz ekde 1714. La loko dependis de la ĉefepiskopeco de Zaragozo, integrita en la ĉefpastreco de Belchite. Kiel loko de senjorlando, en la 18-a jarcento ĝi dependis de la Duko de Híjar. Iam ĝi estis ĉefurbo de la Duklando de Lécera, al kiu korespondis ankaŭ la lokoj Vinaceite kaj Castelnou.

Dum la Hispana Enlanda Milito en Aŭgusto 1937 okazis batalo en proksima Belchite en la kadro de la Ofensivo al Zaragozo, kiu rezultis malsukcesa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Lécera kie oni malaltiĝis el 2 478 loĝantoj ĝis nunaj 642 laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al grandurbo Zaragozo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciidas la trinava baroka preĝejo de Sankta Maria Magdala kun rimarkenda sonorilturo, la ermitejo de Sankta Dominiko, la urbodomo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]