Léon Courtinat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Léon COURTINAT [kurtina'] (pseŭdonimo Esperido; naskiĝis la  6-an de majo 1894(nun 1894-05-06) en Etroussat (Allier), mortis la 29-an de majo 1973 (79‑jara)) estis franca esperantisto, doktoro jura, direktoro de la franca poŝto kaj redaktoro.

Li fariĝis Esperantisto en 1915 en militkaptitejo en Münster (Germanio), kie li redaktis la hektografitan gazeton Antaŭen Verdsteluloj en 1915 kaj 1916, gvidis kursojn tie kaj poste en Limburga internigejo por francaj kaj rusaj samsortuloj.

Li fondis Esperanto-grupon en Clermont-Ferrand en 1922. Poste li estis helpsekretario de Esperanto-grupo en Lyon. Li estis membro de UEA ekde 1919 kaj delegito de UEA ekde 1922. Li estis ĝenerala sekretario de ILEPTO de 1924 ĝis 1926. Li gvidis kursojn, verkis artikolojn por Heroldo de Esperanto ktp., organizis la francan Esperanto-kongreson en 1925 kaj ĉeestis plurajn Universalajn Kongresojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]