Saltu al enhavo

Léon Dufour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Dufour
Persona informo
Naskonomo Jean-Marie Dufour
Naskiĝo 10-an de aprilo 1780 (1780-04-10)
en Saint-Sever, Landes
Morto 18-an de aprilo 1865 (1865-04-18) (85-jaraĝa)
en Saint-Sever, Landes
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo entomologo
natursciencisto
kuracisto
botanikisto
araneologo
likenologo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Histoire anatomique et physiologique des scorpions
Anatomie, physiologie et histoire naturelle des galéodes
Influence De La Lumière Sur La Structure Des Feuilles
vdr

Léon Jean Marie (aŭ Jean-Marie Léon) DUFOUR (n. la 10-an de aprilo 1780 en Saint-Sever – m. la 18-an de aprilo 1865)[1] estis franca kuracisto, botanikisto, entomologo kaj naturisto.

Inter 1799 kaj 1806 li studis medicinon en Parizo, poste revenis al Saint-Sever en la departemento Landes. Li partoprenis kiel militkuracisto en la Hispana Milito de Sendependiĝo kaj revenis al sia naskiĝloko ĉe la fino de la milito. En 1854, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.

La glando Dufour, abdomena glando trovita ĉe inoj de preskaŭ ĉiuj membroj de la insekta subordo Apokrito, estas nomita laŭ li.[2][3]

Dum sia vivo li publikigis entute 232 artikolojn pri artropodoj (inkluzive de 20 pri araneoj) kaj estis la aŭtoro de Recherches anatomiques sur les Carabiques et sur plusieurs autres Coléoptères (1824–1826, Parizo).

Li estis honorita en 1810 per la nomado de Dufourea, kiu estas genro de likenoj apartenantaj al la subfamilio Xanthorioideae de la familio Teloschistaceae.[4]

Aldonaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Recherches anatomiques et physiologiques sur les hémiptères : accompagnées de considérations relatives a l'histoire naturelle et a la classification des ces insectes, 1833 – Anatomiaj kaj fiziologiaj esploroj pri Hemiptera, kun konsideroj pri la naturhistorio kaj klasifiko de tiuj insektoj.
  • Notice botanique et culinaire sur les champignons comestibles du département des Landes, 1840 – Botanikaj kaj kuirartaj notoj pri manĝeblaj fungoj de la departemento Landes.
  • Explications, notes, errata et addenda concernant les Recherches anatomiques et phisiologiques sur les orthoptères, les hyménoptères et les névroptères : parto de la sepa volumo de la Mémoires de l'Académie des sciences, 1841 – Klarigoj, notoj, eraroj kaj aldonaĵoj pri anatomiaj kaj fiziologiaj esploroj de Orthoptera, Hymenoptera kaj Neuroptera.
  • Histoire Anatomique Et Physiologique Des Scorpions, 1856 – Anatomia kaj fiziologia historio de skorpioj.
  • Anatomie, physiologie et histoire naturelle des galéodes, 1861 – Anatomio, fiziologio kaj naturhistorio de Galeodes.[5][6]

Dufour cetere redaktis kaj distribuis specirecenzon nomatan Lichens Pyrénéens.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jean-Jacques Amigo, « Dufour (Jean-Marie, dit Léon) », in Nouveau Dictionnaire de biographies roussillonnaises, vol. 3 Sciences de la Vie et de la Terre, Perpignan, Publications de l'olivier, 2017, 915 p. ((ISBN 9782908866506))
  2. Animal Behavior Desk Reference: A Dictionary of Animal Behavior, Ecology by Edward.M. Barrows
  3. A Dictionary of Zoology 1999, Michael Allaby Dufour's gland
  4. Source dataset. Species Fungorum Plus: Species Fungorum for CoL+ Dufourea. Catalog of Life Version 2021-12-18. Alirita 23 December 2021 .
  5. IDREF.fr (bibliografio)
  6. Brown University Library Histoire anatomique et physiologique des scorpions
  7. 'Lichens Pyrénéens: IndExs ExsiccataID=872937142. Botanische Staatssammlung München. Alirita 14 October 2024 .