Saltu al enhavo

Léon Foucault

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Foucault
Persona informo
Jean Bernard Léon Foucault
Naskonomo Jean Bernard Léon Foucault
Naskiĝo 18-an de septembro 1819 (1819-09-18)
en Parizo,  Resurtronigo
Morto 11-an de februaro 1868 (1868-02-11) (48-jaraĝa)
en Parizo,  Dua Franca Imperio
Mortis pro naturaj kialoj kaj hidrarga veneniĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per vd
Tombo Tombejo de Montmartre, Div. 7 Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo (1839–)
Collège Stanislas Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
astronomo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo fiziko, meĥaniko kaj optiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1839–1868 vd
Verkado
Verkoj pendolo de Foucault ❦
Foucault knife-edge test ❦
kirlokurento ❦
Foucault gyroscopes ❦
Fizeau–Foucault apparatus ❦
Foucault's measurements of the speed of light ❦
prismo de Glan-Foucault vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Bernard-Léon FOUCAULT (n. la 18-an de septembro 1819 en Parizo, m. la 11-an de februaro 1868, samloke) estis franca fizikisto, kiu ellaboris metodon por tre preciza mezuro de la absoluta lumrapido. Li pruvis ĉirkaŭaksan rotacion de la Tero.

Li studis medicinon, sed poste turnis sin al la eksperimenta fiziko. Li esploris kun Armand Fizeau la lumon kaj la varmon. Li konstatis en 1850, ke la lumo estas malpli rapida en akvo ol en aero. Li samjare mezuris la rapidon de la lumo, atingante valoron, kiu diferencas nur 1 % disde la ĝusta nombro.

Foucault eksperimente pruvis en 1851, ke la Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso. Li analizis la moviĝon de peza ferglobo, subenpendanta sur drato longa 67 m. Tiu „Foucault-pendolo” ĉiam pendolas en la sama vertikala ebeno kaj tiu ebeno malrapide ŝanĝiĝas kompare al la rotacianta Tero kaj depende de la situo de la pendolo (latitudo kaj longitudo). Foucault ricevis en 1855 pro tiu laboro kaj pro simila giroskopa eksperimento la medalon Copley de la londona Royal Society, kaj li iĝis fizikista kunlaboranto de la pariza Observatorio. Li malkovris la kirlokurenton, la t.n. „Foucault-fluojn”, kiuj aperas en kuprodisko rotacianta en magneta kampo. Li pluevoluigis la spegulan teleskopon kaj en 1859 ellaboris simplan, sed tre precizan metodon por kontrolado de la surfacaj eraroj de la teleskopaj speguloj.