Léon Jouhaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Jouhaux
Nobel-premiito
Persona informo
Léon Jouhaux
Naskonomo Léon Henri Jouhaux
Naskiĝo 1-an de julio 1879 (1879-07-01)
en 15-a arondismento de Parizo
Morto 28-an de aprilo 1954 (1954-04-28) (74-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Adolphe Jouhaux vd
Profesio
Okupo sindikatisto vd
Laborkampo sindikatismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léon JOUHAUX (1-an de julio 1879 - 28-a de aprilo 1954 ) estis franca estro de sindikatoj, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1951. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jouhaux estis naskita en Pantin, Seine-Saint-Denis, Francio. La patro de Jouhaux laboris en alumeta fabriko ĉe Aubervilliers. Lia mezlerneja studado finiĝis kiam la enspezoj de lia patro estis mallongigitaj kiel rezulto de striko. Li eklaboris en fabriko en la aĝo de dek ses jaroj kaj tuj fariĝis grava parto de la sindikato. En 1900, Jouhaux aliĝis al striko kontraŭ la uzo de blanka fosforo, kiu blindigis lian patron. Li estis maldungita kaj paralele laboris en kelkaj laboroj.

En 1906 li estis elektita de la loka sinsikato kiel reprezentanto de la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT). En 1909 li iĝis provizora kasisto, kaj baldaŭ poste iĝis ĝenerala sekretario de la organizo, posteno, kiun li okupis ĝis 1947. En sia pozicio li antaŭenigis la jenajn sindikatajn celojn - okhora labortago, la rajto sindikataniĝi kaj esti reprezentata de sindikato, kolektivaj interkonsentoj, kaj pagitaj ferioj. Dum la unuiĝo de la Popola Fronto, li subskribis Memorandon de Kompreno ĉe Palaco Matignon en 1936, ankaŭ konata kiel la "Magna Carta de Franca Laboro", kiu disdonis multajn el ĉi tiuj rajtoj al laboristoj en Francio.

En la jaroj antaŭ la dua mondmilito li organizis plurajn amasajn manifestaciojn, kaj la organizo gvidanta de li protestis kontraŭ la milito. Tamen, tuj kiam la milito komenciĝis, Jouhaux subtenis sian landon kaj kredis, ke la venko de Nazia Germanio kondukos al detruo de demokratio en Eŭropo. Dum la milito li estis arestita kaj malliberigita en la koncentrejo Buchenwald. Post la milito, Jouhaux forlasis la CGT kaj formis la Socialdemokratan Laboristan Forton (CGT-FO). En 1951 li ricevis la Nobel-premion pri paco. [1]

En internacia kunteksto, lia laboro estis uzata por establi la Internacian Labor-Organizon (ILO). Li estis elektita por administri postenojn en internaciaj sindikataj korpoj, inkluzive de la Internacia Federacio de Sindikatoj kaj la Monda Federacio de Sindikatoj ĝis ĉi tiu korpo disiĝis.

Post lia morto en 1954, Leon Jouhaux estis entombigita en la tombejo Pere Lachaise en Parizo.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

"Mi ne troigu diri, ke la francaj sindikatoj donis pli grandan gravecon al la lukto por paco ol la aliaj. Sed ili certe ŝajnas pli prizorgi ĝin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]