Saltu al enhavo

Léon Marchand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Marchand
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 2002 (2002-05-17) (22-jaraĝa)
en Tuluzo
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater lycée Bellevue (en) Traduki
Arizona Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Xavier Marchand (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Céline Bonnet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Christophe Marchand (en) Traduki (patra onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo naĝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Léon Marchand (*n. la 17-an de majo 2002 en Tuluzo) estas franca naĝisto.[1] Li estas multobla monda ĉampiono (2022, 2023) kaj olimpika ĉampiono (2024).

Marchand estas la filo de la naĝistoj Xavier Marchand kaj Céline Bonnet kaj nevo de la naĝisto Christophe Marchand (patra onklo). Li posedas mezlernejan diplomon kun honoro kaj studis komputikon ĉe la universitato de Tuluzo-III-Paul-Sabatier.

Ekde 2022 li posedas la francajn rekordojn por la 200 m kombinita naĝado, 200 m papilio-naĝado kaj 200 m brusta naĝado, kaj ekde 2019 li ankaŭ tenas la francan rekordon por la 400 m individua kombinita naĝado.

Ĉe la monda ĉampionado de 2023 en Fukuoka, li retenis sian rekordon de 400 m individua kombinita naĝado batante la mondan rekordon de Michael Phelps en 4:02.50 minutoj kaj tiam gajnis la 200 m kombinitan naĝadon kaj 200 m papiliadon. Li estas la unua franca naĝanto se temas pri gajni tri individuajn titolojn kaj sumon de kvin oraj medaloj ĉe la sama monda ĉampionado.

En la Somera Olimpiko 2024 en Parizo, Marchand iĝis olimpika ĉampiono en 200-metra papilia naĝado, 200-metra brusta naĝado kaj 400-metra kombinita naĝado kaj starigis novan olimpikan rekordon en ĉiuj tri distancoj. Li iĝis la unua naĝisto kiu sukcesis gajni la Olimpikon en du individuaj naĝaj konkursoj en unu tago.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]