Lê Ðức Thọ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lê Ðức Thọ
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1911 (1911-10-14)
en Hà Nam
Morto 13-an de oktobro 1990 (1990-10-13) (78-jaraĝa)
en Hanojo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio senreligieco vd
Lingvoj vjetnama vd
Loĝloko Ho-Ĉi-Min-urbo vd
Ŝtataneco Vjetnamio vd
Partio Komunista Partio de Vjetnamio vd
Familio
Parencoj Ding Deshan vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatomilitisto • revoluciulo vd
Laborkampo diplomatioekstera politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lê Ðức Thọ (14-an de‏ oktobro 1911 - 13-an de oktobro 1990) estis vjetnama revoluciulo, generalo, diplomato kaj politikisto, kiu gajnis, sed rifuzis akcepti, la Nobel-premion pri paco, kiun oni atribuis al li kune kun Henry Kissinger en 1973.

En 1930, Thọ helpis fondi la Komunistan Partion de Vjetnamio. Post la agado, la lokaj aŭtoritatoj de la franca kolonia imperio malliberigis la fondintojn dum pluraj jaroj, de 1930 ĝis 1936 kaj denove de 1939 ĝis 1944. Post sia liberigo de malliberejo en 1945, Thọ helpis gvidi la Việt Minh, organizon starigitan por lukti por la sendependiĝo de Vjetnamio de la franca regado, ĝis la Ĝenevaj Konvencioj de 1954. En 1955 li aliĝis al la Politburoo de la Laborista Partio de Vjetnamio, kiu poste fariĝis la Komunista Partio de Vjetnamio. En 1956, Thọ regis la Viet Cong, kiu kontraŭis la registaron en Vjetnama respubliko.

Parizaj Pacaj Interkonsentoj[redakti | redakti fonton]

Usono aktive aliĝis al la Vjetnama milito dum la 1960-aj jaroj. Inter 1969 kaj 1973, okazis interparoladoj en Parizo, iuj sekretaj kaj iuj malfermitaj, por progresigi la pacan procezon inter la du landoj. La kontaktoj inter Thọ, kiu estis la reprezentanto de la Vjetnama Demokratia Respubliko en la sekretaj intertraktoj, kaj la tiama Konsilisto pri Nacia Sekureco, nome Henry Kissinger, kaŭzis la batalhalton inter la du landoj la 23an de januaro 1973. La bazo de la historia interkonsento inkluzivis jenon: liberigo de militkaptitoj ene de 80 tagoj, pafĉesado estus kontrolata de la ICC - International Commission of Control and Supervision‏ (Komisiono pri Kontrolo kaj Superrigardo), liberaj elektoj kaj demokratio en Sudvjetnamio, daŭrigo de la agadoj de la Usona Agentejo por Internacia Disvolviĝo (USAID) en Sudvjetnamio kaj la armitaj fortoj de Nordvjetnamio povus resti en Sudvjetnamio.

Kvankam la interkonsentoj estis subskribitaj la 23-an de januaro 1973, kontaktoj inter la du landoj daŭris, kaj ankaŭ bataloj daŭris neregule kelkloke. Kiam la usonaj armetrupoj retiriĝis la 29an de marto, la bombadoj en Nordvjetnamio daŭris. Ĉar la interkonsentoj estis malobservitaj de ĉiuj partioj, Kissinger revenis al la intertrakta tablo en majo kaj junio 1973 por restarigi la pacan procezon. La 13-an de junio, 1973, Usono kaj Nordvjetnamio subskribis komunan afidaviton, deklarante, ke la du landoj efektivigis la interkonsentojn.

Nobel-premio pri paco[redakti | redakti fonton]

La Nobel-premio-komitato opiniis taŭge doni al Thọ kaj Henry Kissinger la Nobel-pacpremion en 1973, pro iliaj klopodoj antaŭenigi intertraktadojn en la Parizaj Interkonsentoj. Kissinger ricevis la premion tiun jaron, sed Thọ rifuzis akcepti la premion pro la preteksto, ke ankoraŭ ne estis paco en lia lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]