Löberfeld-kazerno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Löberfeld-kazerno en Erfurto

Löberfeld-kazerno (germane: Löberfeld-Kaserne) en Erfurto, Germanujo (kvartalo Löbervorstadt) starigitis en la 1930-aj jaroj. Ĝin uzis respektive uzas Wehrmacht, Nacia Popolarmeo kaj Bundeswehr.

Historio[redakti | redakti fonton]

Löberfeld-kazerno estis konstruita de 1934. La 1-an de oktobro 1935, la kunlaborantaro kaj la dua sekcio de la Unua tankoregimento translokitis enen. Ĝi antaŭe estis reorganizita en Ohrdruf kaj utiligis la kodnomon Kraftfahr-Lehrkommando II. Dum la Dua mondmilito la tankistoj soldatis ĉefronte kaj la kazerno estis uzitaj fare de aliaj sekcioj.

En 1945 diversaj sovetiaj oficejoj ekgastis inkluzive de NKVD. Sovetia uzo finiĝis en 1948. La ejo estis uzita por civilaj celoj fare de Teknika universitato por mallonga tempo antaŭ ol la policistoj de Deutsche Volkspolizei tie ekdeĵoris. Ekde 1956 soldatoj retransprenis la kazernon. Ĝi funkciis kiel bazkazerno por diversaj unuoj kaj estis nomita Wilhelm-Liebknecht-Kaserno.

Post Turniĝo anoj de Bundeswehr transprenis la kazernon kaj uzas ilin ĝis hodiaŭ kiel Löberfeld-kazernon, ekz. por ĉefa loĝistika komando de la Bundeswehr.

Aktualaj sekcioj (kun germanaj nomoj)[redakti | redakti fonton]

  • Logistikkommando der Bundeswehr (SKB) - loĝistika komandejo
  • Luftwaffenmusikkorps Erfurt (SKB) - aerarmeaj muzikkapeloj
  • Karrierecenter der Bundeswehr Erfurt (P) - karierocentro
  • aliaj pli malgrandaj unuoj

Iamaj sekcioj de Bundeswehr[redakti | redakti fonton]

  • Wehrbereichskommando III (SKB) (2001–2013)
  • Panzerbrigade 39 „Thüringen“ (H) (1995–2001)
  • Heimatschutzbrigade 39 „Thüringen“ (H) (1991–1994)
  • Heimatschutzbataillon 43 (na) (SKB) (1993–2007)
  • Instandsetzungsbataillon 131 (H) (1994–2003) - provizadbataliono
  • Instandsetzungsbataillon 701 (H) (1991–1994) - provizadbataliono
  • 3./Feldjägerbataillon 351 (SKB) (2002–2014)
  • 3./Feldjägerbataillon 701 (H) (1991–2002)
  • Fernmeldesektor 701 (L) (2000–2009) - telekomunikadsekcio
  • Fernmeldesystemabschnitt der Bundeswehr 701 (L) (1994–2001) - telekomunikadsekcio
  • Wehrbereichsmusikkorps III (2001–2015) - muzikkorpuso
  • Heeresmusikkorps 13 (H) (1994–2001) - muzikkorpuso
  • Heeresmusikkorps 70 (H) (1991–1994) - muzikkorpuso

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Willy Schilling: Thüringen 1933–1945: der historische Reiseführer, p. 23-24 (surrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]