Schmiedrued

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lören)
Schmiedrued
Blazono de Schmiedrued
Blazono de Schmiedrued
Blazono de Schmiedrued
Komunuma domo de Schmiedrued
Komunuma domo de Schmiedrued
Komunuma domo de Schmiedrued
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 15′ 50″ N 8° 6′ 45″ O / 47.26389 °N, 8.11250 °O / 47.26389; 8.11250 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 50″ N 8° 6′ 45″ O / 47.26389 °N, 8.11250 °O / 47.26389; 8.11250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1209
Areo 8,65 km²
Alteco 566 m super marnivelo
Poŝtkodo 5046
Komunumkodo 4143
Mapo de Schmiedrued
Mapo de Schmiedrued
Situa mapo de Schmiedrued
vdr

Schmiedrued estas urbo komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1209 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivereto Ruederche en la centro de Schmiedrued
Lernejo en Schiltwald
Restoracio Pinte en Walde

La komunumo Schmiedrued situas en la Valo de Rued, flanka valo de la Surovalo. Tra la komunumo fluas la rivereto Ruederche.

La komunumo Schmiedrued estas setlejaro, kiu konsistas el pluraj vilaĝoj kaj vilaĝetoj. En la valfundo sur alteco de 569 m s.m. troviĝas la ĉefvilaĝo Schmiedrued, kie troviĝas la komunuma domo. Sude de ĝi sur alteco de 569 m s.m. situas Walde, la plej granda el la vilaĝoj de la komunumo, sur la pasejkulmino situas Schiltwald sur alteco de 650 m s.m.. En Schiltwald fontas la rivereto Ruederche. Okcidente de la ĉefvilago trovigas sur alteco de 604 m s.m. Eggschwil kaj sur alteco de 611 m s.m. Lören. Sudokcidente de la lasta situas sur alteco de 678 m s.m. Hochrüti kaj sur alteco de 693 m s.m. Nütziweid. Okcidente de Walde situas sur alteco de 656 m s.m. Bodenrüti, kaj tute en la sudoriento de la komunumo Rehhag sur alteco de 710 m s.m.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,65 km², de kiuj 2,37 konsistas el arbaro, kaj 0,67 estas kovritaj de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 810 m s.m. sur la monteto Fuchshubel ĉe la limo al la lucerna komunumo Rickenbach, dum la plej malalta punkto de la komunumo troviĝas en nordo sur alteco de 527 m s.m. ĉe la bordo de la rivereto Ruederche, ĉe la limo al la komunumo Schlossrued.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schmiedrued limas en nordokcidento al Schlossrued, en nordo al Oberkulm, en oriento Gontenschwil, en sudoriento al Rickenbach (Kantono Lucerno), en sudo al Schlierbach (Kantono Lucerno), en sudokcidento al Triengen (Kantono Lucerno), kaj en okcidento al Moosleerau kaj Kirchleerau.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schmiedrued situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per poŝtaŭtolinio al Schöftland. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Okcidento, kiu situas proksimume 16 kilometrojn norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Senjoroj de Ruoda, kiuj en mezepoko estis la mastroj de la Valo de Rued, menciiĝis la unuan fojon en la tiel nomita Acta Murensia de la Monaĥejo Muri en la jaro 1160. La Senjoroj de Ruoda estis vasaloj de la Grafoj de Kiburgo kaj ek de la jaro 1264 de ties heredantoj la Habsburgoj. Per la konkero de Argovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 la valo de Rued venis sub berna servuteco. Sub la berna regado membroj de la berna nobela familio von May fariĝis la novaj senjoroj de la Valo de Rued. Kiam okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 francaj trupoj liberigis Argovion de la berna servuteco, la Valo de Rued estis atribuita al la distrikto Kulm de la nove fondita Kantono Argovio. En la jaro 1816, kiam la familio von May perdis siajn privilegiojn en la valo, ĝi estis disigita en la du aktualajn komunumojn Schlossrued kaj Schmiedrued.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]