Lüterkofen-Ichertswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lüterkofen)
Lüterkofen-Ichertswil
Blazono de Lüterkofen-Ichertswil
Blazono de Lüterkofen-Ichertswil
Blazono de Lüterkofen-Ichertswil
Ichertswil
Ichertswil
Ichertswil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Geografia situo CH1903: 605075 / 223506 (mapo)47.16257.5055555555556Koordinatoj: 47° 10′ N, 7° 30′ O; CH1903: 605075 / 223506 (mapo)
Nombro de loĝantoj 734
Areo 4,40 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 4571
Komunumkodo 2455
Mapo de Lüterkofen-Ichertswil
Mapo de Lüterkofen-Ichertswil
Mapo de Lüterkofen-Ichertswil
vdr

Lüterkofen-Ichertswil estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 734 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lüterkofen-Ichertswil situas en valkaldrono de la rivereto Biber sur la orienta flanko de la montoĉeno Bucheggberg. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Lüterkofen kaj Ichertswil, krome al la komunumo apartenas la setlejoj kaj kvartaloj Hinter Grimpach, Vorder Grimpach, Breiten, Eyacker, Erlenmatten, Felli, Juchel kaj Mülibüel. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,4 km², de kiuj 34% estas kovritaj de arbaro, 53% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lüterkofen-Ichertswil limas en nordo al Lüsslingen-Nennigkofen, en oriento al Lohn-Ammannsegg, en sudoriento al Bätterkinden (BE), en sudo al Küttigkofen, en sudsudokcidento al Brügglen, en sudokcidento al Buchegg, kaj en okcidento al Leuzigen (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lüterkofen kaj Ichertswil situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. En sudoriento de la komunumo sur la trilima punkto inter Lüterkofen-Ichertswil, Lohn-Ammannsegg kaj Bätterkinden stiuas la stacidomo Lohn-Lüterkofen de la trama etspura fervojo de Soloturno al Berno. De la stacidomo poŝtaŭtolinio kondukas tra la vilaĝoj Lüterkofen kaj Ichertswil al Schnottwil konektante la komunumon al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas kvin kilometrojn norde apud Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa komunumo Lüterkofen-Ichertswil estis kreita en la jaro 1961 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomoj komunumoj Lüterkofen kaj Ichertswil.

La unua dokumenta mencio de Lüterkofen datiĝas el la jaro 1325 kiel Luterkon.[2] La unua dokumenta mencio de Ichertswil datiĝas el la jaro 1148 kiel Hisenharteswilare.[3]

Dum mezepoko la du vilaĝoj apartenis al la Grafoj de Kiburgo-Bucheggberg. En la jaro 1391 la grafejo estis akirita de la urbo Soloturno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]