L’Unità

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L’Unità
emblemo
taggazeto
Komenco 12-a de februaro 1924 vd
Lando(j) Italio vd
Sidejo Romo
Fondinto(j) Antonio Gramsci vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

L'Unità (= la unueco) estas itala ĵurnalo, kiu estas tre firme ligita al la Partio de la Demokratoj de la Maldekstro.

La ĵurnalo estis fondita en 1924 de Antonio Gramsci kiel la oficiala ĵurnalo de la Itala Komunisma Partio. Ĝia publikigo estis tuj malpermesata de la faŝisma registaro, sed oni rekomencis publikigi ĝin en 1944, post la Usona kaj Brita konkero de Romo.

Kiam la Komunisma Partio ŝanĝis sian nomon al "Partio de la Demokratoj de la Maldekstro", l'Unità restis fidela al la partio.

En februaro 2005 la ĵurnalo vendis averaĝe 62.000 ekzemplerojn tage.