L'Honneur de la Patrie
Aspekto
| L'Honneur de la Patrie | ||
|---|---|---|
| "la honoro de la patrio" | ||
| nacia himno | ||
| lando | ||
| kantoteksto | ||
| muziko | Hamadou Sani | |
| ekde | 22-a de junio 2023 | |
| muzika ekzemplo | ||
"L'Honneur de la Patrie" | ||
"L'Honneur de la Patrie" (france, prononco laŭ sistemo IFA [l'ɔnˈœʁ də la patʁˈi], tradukita titolo "la honoro de la patrio") ekde la 22-a de junio 2023 estas la nova nacia himno de Niĝero. Ĝi anstataŭigis la antaŭan himnon La Nigérienne oficialiĝintan en 1961, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de francia koloniado. La Nacia Asembleo adoptis la novan himnon kun tekstoj en la franca, haŭsa kaj fulana.
La muzikon de la nova himno komponis Hamadou Sani.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- artikolo de la 25-a de junio 2023 pri la motivoj de la ŝanĝo en la retejo africaresearch.org (angle)

| ||||||||
