L'Isle VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en L'Isle VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub L'Isle.

L'Isle VD
Blazono de L'Isle
Blazono de L'Isle
Blazono de L'Isle
Kastelo de L'Isle
Kastelo de L'Isle
Kastelo de L'Isle
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 37′ 08″ N 06° 24′ 47″ O / 46.61889 °N, 6.41306 °O / 46.61889; 6.41306 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 08″ N 06° 24′ 47″ O / 46.61889 °N, 6.41306 °O / 46.61889; 6.41306 (mapo)
Areo 16,25 km²
Alteco 664 m super marnivelo
Poŝtkodo 1148 L'Isle
1184 Villars-Bozon
Komunumkodo 5486
Mapo de L'Isle
Mapo de L'Isle
Situa mapo de L'Isle
vdr

L'Isle, svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la piedo de montoj Ĵuraso, ĉirkaŭ 21 km nord-okcidente de Laŭzano, kaj ĉ 55 km nord-oriente de Ĝenevo.

Rivero Venoge fontas en tiu komunumo, trafluas la urbon kaj alfluos Lagon Lemanon, apud urbo Saint-Sulpice (Vaŭdo).

La komunumo entenas ankaŭ la vilaĝojn La Coudre, kaj Villars-Bozon.

La nomo de la urbo devenas de la insuloj, kiujn formas la rivero Venoge: en franca; L'Isle = La Insulo. Ĝi estas fondita je la 11-a jarcento, kiam la senjoroj de Cossonay instalis fortikaĵon sur la fontoj de la Venoge.

La najbaraj komunumoj estas norde: Mont-la-Ville; nord-oriente: Cuarnens; sude: Chavannes-le-Veyron, Pampigny kaj Mauraz; sud-okcidente: Montricher, kaj okcidente: L'Abbaye.

Ĉiu unua semajnfino de septembro okazas Foiro pri brokanto kaj antikvaĵoj apud la kastelo de L'Isle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]