L. Gábor Kovács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L. Gábor Kovács
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1948 (1948-03-15) (76-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kuracisto • biokemiisto
vdr

L. Gábor Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács L. Gábor estas hungara kuracisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2010).

L. Gábor Kovács [1] naskiĝis la 15-an de marto 1948 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

L. Gábor Kovács frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo inter 1966-1972. Li komence laboris samloke en la universitata instituto, poste li laboris en simila laborejo en Szeged, kie li ankaŭ instruis. En 1977 li plulernis en Utrecht. Post jardeko li eklaboris en hospitalo de Szombathely, kie baldaŭe li estis ĉefdirektoro. En 1987 li doktoriĝis antaŭ MTA. Li plej ofte okupiĝas pri malsanoj pro drogaĉoj kaj alkoholaĵoj. Li ricevis premiojn (eĉ usonan) kaj memormedalojn inter 1985-2008.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Effect of Melatonin and Prinealectomy on Avoidance and Exploratory Activity in the Rat (1974)
  • Role of Oxytocin in Memory and Amnesia (1982)
  • Oxytocin and Addiction: a Review (1998)
  • Lithium Induces Phosphoglucomutase Activity in Various Tissues of Rats and in Bipolar Patients (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]