LADA Rapan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LADA Rapan
Lada Rapan.JPG
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio VAZ
Aliaj nomoj EL Car-2000
Produktata 1998
Klaso tre malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 500 kg (3 307 lb)
Dimensioj
Longeco 3 490 mm
Larĝeco 1 920 mm
Alteco 1 610 mm
Modeloj
Aliaj modeloj VAZ-1152
Information icon.svg
vdr

LADA Rapan estas la elektra aŭtomobilo forme de triporda kvarloka hatchback, kreita kiel koncepta aŭtomobilo de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Rusio) en 1998. Ĝi apartenis al la klaso de tre malgrandaj aŭtoj.

Kreado[redakti | redakti fonton]

En 1994 estro de la sekcio de specialaj aŭtoj kaj maŝinpartoj Miĥail Markijev estis ordonita krei nekutiman aŭton por plibonigi imagon de AvtoVAZ. Li taskigis pri tio la junajn dezajnistojn Vladimir Pleŝanov (eksteriero) kaj Valentina Novikova (interiero) kaj inĝenieron Ilja Ĵarkov. Origine la projekto nomiĝis ElCar 2000, sed la dezajno de Vladimir Pleŝanov sugestis alian nomon. Li tiel priskribis ĝian estiĝon[1].

Citaĵo
 Мне сон приснился: Нью-Йорк, небоскребы, строгие прямые улицы… Все такое высокое и прямоугольное. И вдруг над этой геометрической безжизненностью появляется нечто живое! Сначала несколько линий, позже они слагаются в законченный образ. Существо повисает над небоскребами, потом начинает среди них как бы протискиваться… Вижу только переднюю часть, остальное уже домысливаю. Просыпаюсь и понимаю: нашел.   Mi sonĝis: Novjorko, nubskrapuloj, striktaj rektaj stratoj... Ĉio estas alta kaj rektangula. Kaj subite super tiu ĉi geometria senvivejo aperas io viva! Unue kelkaj linioj, poste ili formiĝas je kompleta bildo. La estaĵo ekpendas super la nubskrapuloj, poste komencas kvazaŭ traŝoviĝi inter ilin... Mi vidas nur la frontan parton, la reston nur imagas. Mi vekiĝas kaj komprenas: mi trovis. 
— Vladimir Pleŝanov

Post vidi lian plastilinan maketon, Valentina Novikova komparis ĝin al rapano — speco da moluskoj. Tiel naskiĝis la nomo[1].

Entute oni faris tri maketojn. En majo 1995 la fina maketo jam estis preskaŭ preta, sed ĉiuj dezajnistoj estis urĝe taskigitaj fini dezajnadon de VAZ-2123, kiu devis iĝi nova generacio de Lada Niva, do la projekto haltis[2].

En 1997 oni revenis al Rapan kaj ĝia veturebla maketo. La ĉasio kaj akompanaj maŝinpartoj estis pruntitaj de Oka dum ĉiuj elektraj partoj estis prenitaj de Oka Elektro. Multe da tempo konsumis perfektigado de transformilo: unue ĝi estis la tiristora, poste transistora. Muntado daŭris ĉirkaŭ duonjaro. En la aŭto estis aplikitaj pluraj originalaj ideoj. Ekzemple centre de stirrado troviĝis instrumenta panelo kaj aerkuseno, kio memorigis la konceptaŭton Maserati Boomerang. Tamen kvankam veturebla, ĝenerale ĝi estis nur skiza, multaj elementoj estis nefinitaj kaj la kvalito de la muntado estis malalta[1].

Tio estis la triporda aŭto kun la fronta transmisiio, destinita por veturado tra la urbo kaj en ekologie vundeblaj lokoj, kie gravas eviti aerpoluadon. Ĝi havis ŝtalan framon de la tipo "aktiva platformo", al kiu estis alkroĉitaj fronta kaj posta transmisiiloj, stira kaj bremsa sistemoj. Ĝi havis la motoron PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj), jam elprovitan en la antaŭaj aŭtoj (VAZ-2801, VAZ-1801, VAZ-2802, VAZ-1111E kaj aliaj), kiu kune kun reduktoro staris sur la fronta akso, dum la transistora regsistemo lokiĝis apud la akumulilo[2]. La nikelo-kadmiaj akumulatoroj NKP-120 (ruse НКП-120) kun kapacito 120 Ampero/horoj troviĝis en konteneroj ene de la framo kaj ebligis atingi rapidecon 90 km/hore kaj veturi ĝis 110 km. Ŝarĝado per normala elektrokurento ĉe tensio 220 kvt daŭrus 10 horojn[3].

La korpuso estis skeleta, kun surmetitaj plastaj paneloj. La aksodistanco 2350 mm. La planko estis plata, sen elstaraj sojloj kaj tunelo. Glaco estis sfera, kun granda vidkampo kaj aldonaj parkumglacoj malsupre de la pordoj[2]. La frontaj sidiloj estis turneblaj je 180 gradoj, la postaj moveblis granddistance, la stirilo post malfermo de la maldekstra pordo leviĝis, komfortigante sidiĝon, haveblis luko en la panorama tegmento, glaca panoramo ebligis vidi ĉion ĉirkaŭ la aŭto ĝis la voja surfaco[3][4]. Ambaŭ suspensioj estis sendependaj risortaj. La frontaj bremsoj estis diskaj, la postaj — tamburaj[5].

Eksponado[redakti | redakti fonton]

La perlamota aŭto estis prezentita en aŭtoekspozicio en Parizo en 1998, kie ĝi eniris liston de spektindaj eksponaĵoj[2]. Poste ĝi estis sendita al Italio laŭ peto de la televidkanalo Rai 1 por partopreno en ĝia ĉiujara prezentaĵo I cervelloni, kiu invitas aŭtorojn de interesaj inventaĵoj. En 1999 la aŭto, alifarbita je la verdo-salata koloro kaj kun iom refreŝigita interiero, estis prezentita en aŭtoekspozicio en Moskvo. Poste ĝi partoprenis kelkajn aliajn ekspoziciojn kaj fine haltis en la dezajna centro, de kiu translokiĝis al la teknika muzeo de AvtoVAZ, kie troviĝas nun[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Машина из сна: история концепт-кара Lada Rapan (ruse). Drom.ru (2017-04-23). Alirita 2019-10-09.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Мирзоев Г. К., Казаров А. П.Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Alirita 2019-09-09.
  3. 3,0 3,1 Лада Рапан (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-10-09.
  4. Мишин, Сергей (1998-11). “Чудо морское родилось в... Тольятти”, Za ruljom (ru) (11), p. 10–11. Alirita 2019-10-09.. 
  5. Александр Архипов (2015-08-30)Концепткар Lada Rapan: электромобиль, который мог покорить мир (ruse). Alirita 2019-10-09.