LADA Ricksha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LADA Ricksha
ruse Лада Рикша
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio VAZ
Produktata 2002
Klaso golfĉaro
Motoro kaj transmisio
Motoro PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)
Dimensioj
Longeco 2 830 mm
Larĝeco 1 450 mm
Alteco 1 890 mm
Veturalteco 119 mm
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Golf
Aliaj modeloj VAZ-1111E, VAZ-1152
vdr

LADA Ricksha (ruse Лада Рикша) estas la konceptaŭto de golfoĉaro, kreita surbaze de LADA Golf de la konzerno VAZ en la urbo Toljatti (Rusio) en 2002.

La aŭto estis prezentita en aŭtoekspozicio en Moskvo en 2002. Tio estis kvarloka golfoĉaro kun la elektra motoro PT-125 (ruse ПТ-125) pova je 25 kvt (34 ĉevalpovoj), kio ebligis veturadon je distanco ĝis 40 km. La maksimuma rapideco estis 24 km/hore. La aŭto estis daŭrigo de la aŭtofamilio LADA Golf[1].

LADA Ricksha havis postan transmision. La baterioj lokiĝis sub piedoj de la pasaĝeroj, ene de aksodistanco, do pezocentro malaltiĝis, la seĝoj altiĝis. De la vento la veturantojn devis protekti ventoŝirmilo, de la pluvo — streĉebla tegmento[2]. La dezajnisto estis Vladimir Pleŝanov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Мирзоев Г. К., Казаров А. П. Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 2019-09-09.
  2. Мишин, Сергей (2001-08). “"Рикша" на батареях”, Za ruljom (ru) (8), p. 39. Alirita 2019-10-14..