LCHF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La unua versio de tiu ĉi artikolo forte baziĝis sur la sveda artikolo, versio de 2011-06-30


LCHF estas mallongigo de Low-Carb High-Fat, kiu estas relative nova speco de ketogena dieto kun malalta enbuŝigo de karbonhidratoj (Low Carb) kaj alta enbuŝigo de graso (High Fat). Ĝi uziĝas kiel metodo por kontrolo de la glukozemio kaj por pezoperdo. Pruviĝis ke la metodo donas bonajn rezultojn aparte por diabetuloj de tipo II, en kiuj observiĝis pezoperdo post levigita enbuŝigo de graso.[1][2][3][4][5]

Teoria klarigo[redakti | redakti fonton]

La mallongigo LCHF propradire konsistas el du konceptoj: LC (malmulte da karbonhidratoj) kaj HF (multe da graso). La LCHF-metodo havas paralelaĵojn en kaj pluevoluas la ideojn de la famaj atkinsa kaj ŝtonepoka dietoj. Multaj dietoj kun malalta glikemia indekso entenas enkomencan ĉirkaŭ du semajnoj daŭran fortan malpliigon de la enbuŝigo de karbonhidratoj, similan al tiu de LCHF, sed tiu ne povas tute egali al LCHF, ĉar en ĝi temas pri elekto de karbonhidratoj, malrapide digesteblaj prefere al rapide digesteblaj.

LC[redakti | redakti fonton]

La teorion malantaŭ LC (malmulte da karbonhidratoj) oni povas mallonge priskribi tiel ĉi: Karbonhidratoj, tiel malrapide kiel ankaŭ rapide digesteblaj, malkombiniĝas en la korpo al simplaj sukerspecoj por povi uziĝi kiel energio. Konekse kun tio, la glukozemia nivelo leviĝas kaj en sia vico plirapidigas la estigon de insulino kaj sekve rezultigas altajn nivelojn de sukero kaj insulino.[6][7]

Dieto kun malalta enbuŝigo de karbonhidratoj estigas malpli altan nivelon de glukozemio kaj konekse kun tio malpli altan nivelon de insulino.[8] Tio ĉi pliigas la ellasigon de grasacidoj el la adipa histo, kaj pliigas la asimiladon de graso. Kiam mankas energio el karbonhidratoj, energio devas esti enigita en la formo de proteinoj kaj graso. Oni kredas ke pezoperdo plejparte dependas de du faktoroj: La korpo prepariĝas por alta asimilado de grasoj, kaj longperspektive graso satigas pli ol karbonhidratoj, kial la enbuŝigo de kalorioj ĝenerale malpliiĝas en studoj, kie la partoprenantoj de la eksperimentoj rajtas manĝi ĝissate. Krome, eksperimentoj, kiuj raportiĝis en The Lancet en 1956, montras ke energion en la formo de enbuŝigita graso ne sorbas la korpo en same granda kvanto kiel la energion el proteinoj aŭ karbonhidratoj..[9] Tio ĉi do kontraŭstarus la teorion ke “unu kalorio estas ĉiam unu kalorio" sendepende de ĝia origino. Dieto konsistanta el 1000 kcal el grasoj ĉiun tagnokton eventuale instigas pli rapidan pezoperdon ol 1000 kcal el proteinoj, kaj aparte ol 1000 kcal el karbonhidratoj.[9]

HF[redakti | redakti fonton]

La teorion malantaŭ HF (multe da graso) oni povas mallonge priskribi tiel ĉi: La homo estas dependa de la enbuŝigo de certaj grasacidoj, kiujn ĝi apenaŭ povas sintezi mem.[10] Tio ĉi koncernas longĉenajn omego-3 kaj omego-6-acidojn.[11][12] Tiuj ĉi grasoj troviĝas en viando, vegetalaĵoj, nuksoj, semoj, fiŝoj kaj algoj.

La ekvilibro inter longĉenaj omego-3-acido kaj omego-6-acido estu je 1:1,[13] ĉar multnesaturitaj grasoj postulas riĉan provizon da antioksidantoj interalie por neŭtraligi la liberigon de malsanigaj liberaj radikaloj fare de la multnesaturitaj grasoj. Ne estas tute klaraj direktivoj, sed multaj rekomendantoj de LCHF ofte preferas kaj rekomendas naturan animalan saturitan grason al industrie procezita graso el la vegetala aŭ animala regno. Ne malmole procezitaj vegetalaj grasoj akceptiĝas.

Natura laŭsezona manĝado[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj bestoj kiuj vivas en sia natura (laŭevolucia) ĉirkaŭaĵo manĝas malsamajn specojn kaj/aŭ kvantojn da manĝo depende de la sezono. La origina homo havis dum la somera duonjaro grandan disponon je karbonhidratoj (beroj, fruktoj kaj aliaj kreskaĵoj). Ĉar la korpo disponis multe da karbonhidratoj por uzi kiel energion, ĝi povis ŝpari la grason laŭ la funkcio priskribita supre. Samtempe, karbonhidratoj pligrandigas la manĝemon, kio estis grava por enkorpigi grasan provizon antaŭ la vintra duonjaro. Dum la vintra duonjaro troviĝis malmulte da karbonhidratoj, kaj la manĝaĵo kiun la homo manĝis plejparte konsistis el aliaj bestoj. Dum tiu ĉi periodo oni foruzis la grason kiun oni enkorpigis dum la somero. Tiu ĉi ciklo efektiviĝas en la plejmulto de (aŭ eĉ ĉiuj) la aliaj ĉionmanĝantaj mambestoj.

Scienca apogo[redakti | redakti fonton]

La metodo vekas disputojn ĉar ĝi kontraŭas al la laŭtradiciaj rekomendoj al diabetuloj[14] kaj tropezuloj eviti saturitan grason (malpli ol 10% de la enbuŝigo de energio) kaj manĝi pli da karbonhidratoj (45-60% de la enbuŝigo de energio). Laŭ tiu ĉi linio praktikiĝas la plejmulto de la reserĉado pri nutraĵoj kaj sano depost la 1950-aj jaroj. Tamen, depost la antikva epoko estas konate ke diabeto estigas sukeron en la urino.

Antaŭ ol la troviĝo de perinsulina kuracado oni tamen utiligis dieton kun malalta enhavo de karbonhidratoj en kazoj de diabeto: “Kvankam nenombreblaj kuraciloj elproviĝis, ni ne konas iun efikan kuracilon por la malsano. ...sed cetere la kuracado estu dieta kaj higiena kaj celu plibonigi la kapablon de la malsanulo asimili karbonhidratojn, per kio la danĝero por acidozo kaj komato foriĝas. Tiun ĉi celon oni plej facile atingas forigante aŭ malpliigante la kvanton da karbonhidratoj en la manĝaĵo kaj ankaŭ reguligante la enbuŝigon de albumino kaj graso."[15]

Dum la lastaj jaroj lanciĝis pli kaj pli da reserĉaĵoj pri manĝaĵo kun malpli da karbonhidratoj kaj pli granda kvanto da graso, kiuj apogas la malnovajn teoriojn.[16] Krome, en la nuna tempo oni pridubiĝas ĉu saturita graso vere malutilas al la homa sano.[17]

Kritiko kontraŭ LCHF[redakti | redakti fonton]

Pririskaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

La plej ofta kritiko kontraŭ LCHF koncernas la rekomendon anstataŭigi karbonhidratojn per graso, kaj ĉefe animala graso. La kritiko baziĝas sur la kutima aserto ke graso plimultigas la LDL-kolesterolon kaj ke plimultigita kolesterolo pligrandigas la riskon de korinfarktoj. Troviĝas grandaj kaj tempe vastaj reserĉaĵoj kiuj evidentigas interrilatajn variadojn inter alta LDL kaj korinfarktoj.

Alia relative ofta timado koncernas tion, ke la ketonaj korpoj kiujn la homa korpo estigas ĉe tre malalta enbuŝigo de karbonhidratoj (konekse kun kio oni laŭesprime ekestas en ketozo) sekvigus riskon de ketoacidozo. Tiu lasta estas stato danĝera por la vivo, kiun plej kutime kaŭzas severa manko de insulino en diabetuloj. Ketozo kaj ketoacidozo normale estas du tute malsamaj fiziologiaj fenomenoj. Tamen troviĝas dokumentaĵo de la jaro 2004 pri unu flegatino kiu sekvis la Atkinsan dieton.[18]

Prietikaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

Kritiko bazata sur primediaj aspektoj ankaŭ prezentiĝis en la debato. Aktuala ekzemplo estas ke bovinoj ellasas grandan kvanton da forcejefikaj gasoj. Certaj kalkuladoj asertas ke tiuj ĉi hidrokarbonoj kontribuas pli al la forcejefikaj gasoj ol la aŭtomobilismo kaj la transporta sektoro kune. Tamen, tiuj ĉi faktoj ne pesiĝas kontraŭ la ekvivalentaj kalkuladoj pri la kvanto de hidrokarbonoj kiuj ellasiĝus se la kreskaĵoj malkombiniĝus tuj en la naturo anstataŭ de esti manĝitaj de bovinoj. Kio ne evidentiĝas estas ke la metangaso de la bovinoj estiĝas en la nuna tempo per karbonatomoj estigitaj nune, dum la bruligo de benzino kaj petrolo estigas pligrandigitan kvanton da karbonatomoj kaj konekse kun tio da karbona dioksido en la nuntempa atmosfero, ĉar la karbono en la kruda petrolo kiun oni suprenpumpas havas 65 milionojn da jaroj.

Alia argumento kiu direktis la ideologian debaton en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj estas ke animala produktado postulas pli da resursoj ol vegetala kaj ke estas neetike ke la resurshava parto de la mondo foruzas la mondajn resursojn por tio kiam multaj malsategas. Tiu ĉi argumento nun reaktualiĝis en konekso kun la nuna tutmonda nutraĵa krizo (2008: la malriĉaj landoj, kies agrikulturon elmerkatigis la malaltigego de la prezoj sur la tutmonda merkato de la superproduktado de grenoj fare de la industriaj landoj kaj kiuj komencis uzi la teron por kulturi aliajn pli mondonajn terfruktojn, ne povas plu reaĉeti la manĝon kaŭze de altiĝantaj prezoj sur la tutmonda merkato). Oni asertas ke la grenoj kiuj produktiĝas ne utiliĝu por brutbredado sed rekte kiel manĝaĵo. La argumento tamen antaŭneprigas la modernan brutbredadon kun grenfuraĝo por la bovinoj; ne la malnovan specon, kie la bovinoj paŝtiĝis per herboj, por kio ili estas efektive adaptitaj. (Krome, biokemie la furado per greno estigas malhelpante grandan neekvilibron inter omego-3 kaj omego-6). En la debato krome mankas kalkuloj pri tio kiel novaloj povus utiliĝi por viandproduktado, kaj kalkuloj por areoj kie oni povus kulturi terfruktojn anstataŭ pretigi paŝtejojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johan Hedbrant: Fetmaparadoxen/vetenskapliga studier/lågkolhydratdieter, 2006.
  2. Landstinget Blekinge: Karlshamnsstudien.
  3. Nutrition&Metabolism: Karlshamnsstudien 22 månader.
  4. Diabet Med. 2006 Jan;23(1):15-20: Short-term effects of severe dietary carbohydrate-restriction advice in Type 2 diabetes--a randomized controlled trial.
  5. Diabetes Res Clin Pract. 2007 Oct 31: Long-term effects of a diet loosely restricting carbohydrates on HbA1c levels, BMI and...in type 2 diabetes: A 2-year follow-up study.
  6. NELSON, David L.; Michael M. Cox. (2005) Lehninger Principles of Biochemistry. New York: W. H. Freeman and company, p. 841. ISBN 0-7167-4339-6.
  7. Ebey Soman, Scienceray, Regulation of Glucose by Insulin
  8. Haimoto H, k. al. Effects of a low-carbohydrate diet on glycemic control in outpatients with severe type 2 diabetes. Nutr Metab (Lond). 2009 May 6;6:21.
  9. 9,0 9,1 Kekwick A, Pawan GL (July 1956). “Calorie intake in relation to body-weight changes in the obese”, Lancet 271 (6935), p. 155–61. 
  10. ENIG, Mary. (May 2000) Know Your Fats. Bethesda Press. ISBN 0-96781-260-7.
  11. Minimum requirements of n-3 and n-6 essential fatty acids for the function of the central nervous system and for the prevention of chronic disease.
  12. ENIG, Mary. (May 2000) Know Your Fats. Bethesda Press. ISBN 0-96781-260-7.
  13. The importance of the omega-6/omega-3 fatty acid ratio in cardiovascular disease and other chronic diseases.
  14. Aktuella kostråd vid diabetes och lipidrubbningar, om SNR:s, NNR:s och DNSG:s kostråd för diabetiker, 2004.
  15. Nordisk Familjebok: "Sockersjuka", 1917
  16. Kostdoktorn: Lista på vetenskapliga studier av LCHF-kost.
  17. Läkartidningen december 2007: Fettintag och kardiovaskulär hälsa - är vi helt felinformerade?.
  18. Heartwire: Woman admitted to hospital for ketoacidosis after following Atkins diet