Lincoln Near-Earth Asteroid Research

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el LINEAR)
Lincoln Near-Earth Asteroid Research
astronomia sondado
Komenco 1996 vd
Geografia situo 33° 49′ 5″ N, 106° 39′ 33″ U (mapo)33.81813889-106.65916667Koordinatoj: 33° 49′ 5″ N, 106° 39′ 33″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Nov-Meksiko
Lincoln Near-Earth Asteroid Research (Masaĉuseco)
Lincoln Near-Earth Asteroid Research (Masaĉuseco)
DEC
Lincoln Near-Earth Asteroid Research
Lincoln Near-Earth Asteroid Research
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Map
Lincoln Near-Earth Asteroid Research
Retejo Oficiala retejo
vdr
Nombro da Apud-Teraj Objektojmalkovritaj per diversaj projektoj.

La Lincoln Near-Earth Asteroid Research (angla por "Esploro de Lincoln pri Apud-Teraj Asteroidoj") : LINEAR estas projekto en kunlaborado de la Usona Aerarmeo, la NASA kaj la Laboratorio Lincoln de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio por la sistema malkovro kaj sekvado de la apud-teraj asteroidoj.

Al LINEAR oni ŝuldas la plimulton el la malkovroj de asteroidoj ekde 1998 ĝis kiam ĝi estis superita de la Catalina Sky Survey en 2005.[1] Tiel, je la 4-a de februaro 2023, LINEAR estis malkovrinta 151 395 novajn objektojn, el kiuj almenaŭ 2423 estis apud-tera asteroidoj kaj 279 estis kometoj. La instrumentoj, kiujn uzas la programo LINEAR, estas lokitaj en la situejo de Lincoln Laboratorio en la White Sands Missile Range (WSMR) proksime de Socorro (Nov-Meksiko).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la malfrua 1970-aj jaroj, prototipo nomata "Lincoln Laboratory Experimental Test System" (ETS) (MPC kodo 704) estis konstruita en la "WSMR"[2], kiu uzis kameraojn por malforta lumo[3]. En 1994 nova propono estis farita por aŭtomata detekto de asteroidoj, ĉifoje uzante ciferecajn detektilojn de pli novaj teknologio[4].

La LINEAR projekto komencis funciigi instalaĵon de malkovro de Apud-Teraj Objektoj (ATO) en 1996, uzante teleskopon de 1 m de aperturo uzita de la reto de kosma superrigardo GEODSS de la Air Force Space Command. La teleskopoj kun larĝa kampo de la Usona Aerarmeo estis antaŭviditaj por la optika observo de la kosmoŝipoj en ĉirkaŭtera orbito. La komencaj provoj uzis CCD-lumkaptilon kun kampo de 1024 × 1024 rastrumeroj. Kvankam tiu-ĉi lumkaptilo okupis nur proksimume unu kvinonon de la teleskopa kampo de vido, kvar apud-teraj objektoj estis malkovritaj. CCD-lumkaptilo de 1960 × 2560 rastrumeroj, kiu kovris du kvadratajn gradojn de la teleskopa vida kampo estis tiam instalita, kaj ambaŭ lumkaptiloj estis uzataj por postaj provoj.

La unua teleskopo de LINEAR fariĝis tute funkcianta en marto 1998[5]. Je la komenco de oktobro 1999, dua teleskopo de 1 m estis aldonita al la serĉado. En 2002, teleskopo de 0,5 m ekipita kun la originala CCD-lumkaptilo estis almetita por fari la sekvadajn observojn de la objektoj malkovritaj de la du teleskopoj de serĉo[6]. Tio permesis traserĉi po ĉirkaŭ 20% pli el la ĉielo ĉiu nokto. La datumoj ricevitaj de la teleskopoj estas senditaj al la Laboratorio Lincoln en Hanscom Air Force Base en Lexington (Masaĉuseco) por prilaborado. La malkovraĵoj estas tiam komunikitaj al la Minor Planet Center.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Kun pli ol 151 100 malkovritaj numerotitaj asteroidoj laŭ Minor Planet Center[7] inter 1997 kaj 2012, LINEAR estas la dua asteroida malkovrinto tuj post Spacewatch. Krome, LINEAR estas ankaŭ kreditita de la malkovro, kun-malkovro, aŭ remalkovro de pluraj periodaj kometoj, en kiuj 11P/Tempel-Swift-LINEAR, 158P/Kowal-LINEAR, 160P/LINEAR (LINEAR 43), 165P/LINEAR (LINEAR 10), kaj 176P/LINEAR (LINEAR 52, ankaŭ klasifikata kiel 118401 LINEAR : unu el kvin objektoj rigarditaj kiel ĉu kometoj ĉu asteroidoj). Aliaj objektoj inkludas (137108) 1999 AN10, (179806) 2002 TD66 kaj 2004 FH.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]