LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
LVMH Moët Hennessy Louis Vuitton estas franca grupo de kompanioj fondita de Alain Chevalier kaj Henry Racamier, hodiaŭ la monda gvidanto en la luksa industrio laŭ spezo[1]. Rezultante de la kuniĝo, en 1987, de la kompanioj Moët Hennessy, mem naskita de la kuniĝo inter la produktanto de ĉampano Moët et Chandon kaj la fabrikanto de konjako Hennessy, kaj Louis Vuitton, ĝi havas kiel majoritata akciulo la grupon Arnault, per la holdingo Christian Dior. Ĝi estas nuntempe estrata de komercisto Bernard Arnault[2].