Laŝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo pri Laŝio

Laŝio estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo kaj romkatolika diocezo en meza Birmo en Ŝano (subŝtato). Ĝis 2010 ĝi estis ankaŭ ĉefurbo de subŝtato Ŝan.

Panoramo en Laŝio
Bazaro en Laŝio
Vojkruciĝo en Laŝio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bordego ornama en Laŝio
Pagodo en Laŝio

Laŝio situas en altebenaĵo en valo de rivero 200 kilometrojn nordoriente de Mandalajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La brita kolonia periodo en tiu regiono komenciĝis en 1887 kaj la fervoja linio atingis Laŝion en 1903. Dum la 2-a mondmilito la japana okupo daŭris inter 1942-1945. En 2013 en la urbego budhanoj fajrodetruis islamajn hejmojn kaj butikojn.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŝio estas fervoja finstacio el Mandalajo, sed estas komuna volo plilongigi la linion al Ĉinio. La urbego estas havas flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŝio havas humidan subtropikan klimaton kun musonoj. La temperaturo estas varmega en la tuta jaro. La jarpluvo averaĝas 1378 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro multe pluvas. La meza jara temperaturo varias inter 13-27 °C.

Altiroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]